Esperantista (gazeto ĈSR)
Esperantista, subtitolita revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio, estis periodaĵo, eldonita en Prago de Esperanto-Asocio en ĈSR. Redaktita de Stanislav Kamarýt, ĝi aperis ekde 1946 ĝis 1951, kiam la komunisma reĝimo ĉesigis la publikigadon.
Esperantista : revuo por Esperanto en Ĉeĥoslovakio | |
revuo | |
---|---|
Periodeco | monate |
| |
Lando | Ĉeĥoslovakujo |
Urbo | Prago |
Publikigisto | Esperanto-Asocio en ĈSR |
Establodato | 1946 |
Ĉesigita publikado | 1951 |
| |
La revuo, en formato A4, enhavis precipe informojn pri la movado, escepte ankaŭ literaturaĵojn, eseojn k.t.p. La tekstoj estis plejparte en Esperanto, sed parte ankaŭ ĉeĥ- aŭ slovaklingvaj.