Esplorinstituto por Socia Evoluo
La Esplorinstituto por Socia Evoluo de Unuiĝintaj Nacioj (akronime UNRISD) estas "sendependa esplorinstituto ene de la Unuiĝintaj Nacioj, kiu efektivigas multidisciplinan esploradon kaj politikanalizon de la sociaj dinensioj de nuntempaj evoluproblemoj" [1][2]. UNRISD estis establita en 1963 kun mandato fari politik-rilatan esploradon en la kampo de socia evoluo signifa al la laboro de la UN Sekretariejo, regionaj komisionoj kaj specialigitaj agentejoj, same kiel naciaj institucioj.
Esplorinstituto por Socia Evoluo | ||
---|---|---|
instituto organization established by the United Nations (en) | ||
Komenco | 1963 vd | |
Lando(j) | Svislando vd | |
Sidejo | Ĝenevo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Malgranda teamo de esploristoj kunordigas la esplorprogramojn de UNRISD, kiuj temigas ĉefe evolulandojn, laborante kunlabore kun naciaj esplorteamoj de lokaj universitatoj kaj esplorinstitutoj. La laboro de la Instituto uzas tutecan (holisman), multidisciplinan kaj politikekonomian aliron, kiu enkalkulas specifajn politikajn kaj ekonomiajn cirkonstancojn [3].
La loko de UNRISD ĉe la Unuiĝintaj Nacioj-Oficejo en Ĝenevo provizas esploristojn per aliro al kanaloj de politika influo per aktiva partopreno en okazaĵoj, renkontiĝoj, konferencoj kaj laborgrupoj.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Esplorinstituto por Socia Evoluo – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)