Eszter Tari
Eszter Tari [ester], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tari Eszter estas hungara pentristo, altlerneja instruisto. Ŝia patrino estis Anna T. Surányi.
Eszter Tari | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Tari Eszter |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1976 (47-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patrino | Anna T. Surányi ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d2/TariEszter_Intro_XI.jpg/220px-TariEszter_Intro_XI.jpg)
Eszter Tari [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1976 en Pécs.
Biografio
redaktiEszter Tari abiturientis en belarta mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1996, somere ŝi lernis en liberlernejo de Zebegény. Ŝi akiris diplomon en Universitato de Pécs en 2004. Ŝia ĉefinstruisto estis Sándor Pinczehelyi. Dum la studentaj jaroj ŝi profitis stipendiojn por plulerni en Indonezio (1998), Germanio (2001), Japanio (2002). En la lernojaro de 2004 ŝi instruis en mezlernejo en Pécs, poste jam en la universitato. En 2007 ŝi estis gastoprofesoro en indonezia universitato. Post 3 jaroj ŝi akiris sciencan gradon DLA en Universitato de Pécs. Ŝi ricevis kelkajn premiojn ekde 1997.
El solaj ekspozicioj
redakti- Pécs (2001, 2009)
- Budapeŝto (2002, 2009)
- Kaposvár (2004)
- Surakarta (2007)
- Yogyakarta (2010)
- Herceg Novi (2012)
El kolektivaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- Intro XI (2008, vidu la bildon!)
- Faktor I.
- Kato de Rubens
Fontoj
redakti- oficiala paĝo Arkivigite je 2018-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2018-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
redakti- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-08. Alirita 2018-09-08.