Etavah, hindie इटावा, (konata pli frue kiel Iŝtikapuri) estas urbego kaj municipo en norda Barato, en subŝtato Utar-Pradeŝo, en la samnoma distrikto, kie ĝi estas ties sidejo.

Etavah
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 206001
Demografio
Geografio
Geografia situo 26° 46′ N, 79° 2′ O (mapo)26.7779.03Koordinatoj: 26° 46′ N, 79° 2′ O (mapo) [+]
Alto 197 m [+]
Areo 28,94 km² (2 894 ha) [+]
Etavah (Utar-Pradeŝo)
Etavah (Utar-Pradeŝo)
DEC
Situo de Etavah
Etavah (Barato)
Etavah (Barato)
DEC
Situo de Etavah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Etawah [+]
vdr
Templo en Etavah

Demografio

redakti

Etavah havis populacion de 256 838 en 2011 kun legopovo 83%.

Geografio

redakti

Etavah situas sur 197 metrojn super la marnivelo laŭ rivero en:Yamuna. Bhind troviĝas 33 (fervoje 36), Mainpuri 48, Ŝikohabad 57, Oraj 99, Agra 106, Kanpur 128, subŝtata ĉefurbo Laknaŭo 192, ĉefurbo Delhio 271, Kolkato 1054, Mumbajo 1076, kilometrojn (aere) [1].

 
Hospitalo en Etavah

Historio

redakti

Tiu areo verŝajne estis loĝata eĉ en la bronzepoko. Baldaŭ arjoj vivis ĉi tie longe. Dum la mezepoko diversaj dinastioj regis. En 1857 la urbeto estis grava centrom de ribelo de sipajoj.

Ekonomio

redakti

En Etavah la agrikulturo kultivas kotonojn, oleajn semojn, tritikojn, maizojn, hordeojn kaj miliojn, reproduktas kaprojn kaj bubalojn, bredas kaprojn kaj bubalojn. Enurbe funkcias rizomueliloj, brikoproduktejoj kaj ofte oni okupiĝas pri teksadoj.

Lingvoj

redakti

La oficialaj lingvoj en Etavah estas la hindia kaj urdua, sed loke parolas ofte avadhe.

Religioj

redakti

En Etavah la loĝantoj estas hinduoj (pli ol 74%), islamanoj (preskaŭ 24%), ĝajnistoj (1%), aliaj malpli ol 1%.

En Etavah la plej alta edukado okazas en universitato kaj altlernejoj.

Trafiko

redakti

Etavah estas signifa trafika nodo, kien kuras kvar fervojaj linioj kaj sep ĉefvojoj. Enurbe aŭtorikiŝoj kaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Loke ekzistas flughaveno nur porokazaj flugoj.

Klimato

redakti

En Etavah la plena jaro pluvo averaĝe estas 686 mm. Inter julio-septembro pli ofte pluvas pro la musonoj. La jara temperaturo varias inter 18-32 °C.

Vidindaĵoj

redakti
  • pluraj preĝejoj, precipe hinduaj temploj kaj islamaj moskeoj

Fontoj

redakti
  • WikiTrans