Etfrukta eŭkalipto

La etfrukta eŭkalipto (Eucalyptus microtheca) estas specio de eŭkalipto de la akvejoj (bilabongoj) kaj de la aluviaj ebenaĵoj de la nordo de Aŭstralio (nordo de Okcidenta Aŭstralio, de Norda Teritorio kaj de Kvinslando). Tiu aŭstralazia specio estas eta arbo kiu atingas alton de 10 metroj kaj ofte prezentas mali-habiton. Ĝi havas hele grizan ŝelon kiu estas profunde sulkigata. La folioj estas alternaj kaj havas petiolon; ili estas lancoformaj, nebrilaj, kaj estas 5 al 19 cm longaj. La blankaj aŭ kremkoloraj floroj aperas ekde septembro al januaro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Etfrukta eŭkalipto

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj Magnoliopsida
Ordo: Mirtaloj Myrtales
Familio: Mirtacoj Myrtaceae
Genro: Eŭkalipto Eucalyptus
Eucalyptus microtheca
F.Muell, 1859
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La scienca nomo microtheca estas grekdevena, signifante "eta ujo" kaj aludante la etajn fruktojn.

Sinonimo redakti

  • Eucalyptus brachypoda Turcz.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti