La Etiopia rokturdo (Monticola rufocinereus) estas kantobirdo de la familio de Muŝkaptuledoj, iam lokitaj en la Turdedoj kune kun la aliaj Rokturdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Etiopia rokturdo
Etiopia rokturdo
Etiopia rokturdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Monticola
Specio: M. rufocinereus
Monticola rufocinereus
(Rüppell, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko kaj sudokcidenta Azio, do havas nekutiman teritorion en tiu genro, pli kutima en Suda Afriko. Nome la specio troviĝas en Eritreo, Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando en Afriko kaj trans la Hinda Oceano en Omano, Sauda Arabio kaj Jemeno. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, sekaj savanoj kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustejoj.

Kiel aliaj rokturdoj temas pri specio, kies masklo havas bluajn kapon kaj kolon, pli malhelajn flugilojn kaj ruĝecajn subajn partojn; kiel distingilo oni povas diri, ke diference de aliaj rokturdoj, ĉe tiu ĉi la bluaj supraj partoj estas pli etendaj kaj tiele ankaŭ la brusto kaj supraj flugiloj estas bluaj, dum nur la flugilpintoj estas pli malhelbrunaj aŭ nigrecaj. Krome la blua koloro estas ĝenerale pli hela kaj homogena.

Referencoj redakti