Eugen Kozak

aŭstra-rumania eklezislavisto kaj regionhistoriisto (1857-1933)

Eugen KOZAK (ukraine Євген Оксентійович Козак; naskiĝinta la 21-an de decembro 1857 en Slobozia Bănilei, Ĉernivca provinco, mortinta la 5-an de septembro 1933 en Ĉernivco)[1] estis aŭstra-rumania eklezislavisto kaj regionhistoriisto.

Eugen Kozak
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1857 (1857-12-21)
en Sloboda-Banyliv
Morto 5-an de septembro 1933 (1933-09-05) (75-jaraĝa)
en Ĉernivco
Lingvoj germanaukrainarumana
Ŝtataneco CislajtioRumanio
Alma mater Ĉernivca Universitato
Okupo
Okupo filologo • politikisto
vdr

Vivo redakti

Post frekvento de la ĉernivca lernejo k.k. I. Staatsgymnasium Czernowitz[2] li studis ĉe Ĉernivca Universitato filozofion kaj ortodoksan teologion. Pluklerigon pri slavistiko kaj hindeŭropaj studoj li ĝuis ĉe la Universitato de Vieno. Tie li doktoriĝis en al 18.12.1891 defendinte sian disertaĵon Der Czernowitzer Sbornik vom Jahre 1359.[3] Ekde 1892 Silvestru Morariu Andrievici klopodis starigi katedron pri la slavono sur la Francisko-Jozefo-universitato. Fakte en 1899 ricevis eksterordan profesorecon tie Eugen Kozak.[4] Prelegoj kaj ekzamenoj fariĝis en la lingvoj rutena kaj rumana, la oficialaj lingvoj de la grek-ortodoksa Diocezo Bukovino kaj Dalmatio. Iĝinte en 1905 katedrestro li rektoris en 1907/08. En sia ekdeĵorparolado de la 9.12.1907 li tute dediĉis sin al la graveco de la eklezislava lingvaro, teme Die Bedeutung des Kirchenslavischen in theoretischer und praktischer Beziehung. Krome li elektitis deputito por rutenoj en 1911 en la landan parlamenton.[5] Post rumaniiĝo de Bukovino Kozak ne plu rajtis ani al la senato ĉernivca.

Verkoj redakti

  • Die Inschriften aus der Bukowina; epigraphische Beiträge zur Quellenkunde der Landes- und Kirchengeschichte. T. 1, Steininschriften mit 27 Textillustrationen. Wien 1903.
  • kun V. Jagić: Die biblisch-apokryphe Literatur bei den Slaven.
  • Die älteste Urkunde des Klosters Putna. Wien 1904.

Referencoj redakti