European Language Equality Network
La European Language Equality Network (ELEN) aŭ Eŭropa Lingva Egaleco Reto (ELEN)[1] por konservi la amglalingvan siglon (en Esperanto: Eŭropa Reto por Lingva Egaleco) estas eŭropa ne-registara organizo (NRO) kiu estas aktiva ĉe la eŭropa nivelo kaj kiu celas protekti kaj antaŭenigi malpli uzatajn eŭropajn lingvojn (minoritajn lingvojn) t.e. regionaj lingvoj, malplimultaj lingvoj, endanĝerigitaj lingvoj, kun-oficialaj lingvoj kaj naciaj lingvoj de malgrandaj nacioj.
HistorioRedakti
ELEN estis fondita post la malfondo de European Bureau for Lesser-Used Languages (EBLUL), la Eŭropa Buroo por Malpli Uzataj Lingvoj, ne-registara organizo kun similaj celoj fondita en 1982 kaj fermita en 2010.
ELEN precipe kontribuis al la lanĉo de la Protokolo por la Garantio de Lingvaj Rajtoj de San Sebastián[2], kiu enlistigas konkretajn rimedojn por certigi respekton al lingvaj rajtoj en Eŭropo, same kiel al la Digital Language Diversity Project (Cifereca Lingva Diverseca Projekto), projekto por krei kaj kunhavigi ciferecan enhavon uzante malplimultajn lingvojn[3].
ELEN grupigas la plejparton de la iama EBLUL-membroj kaj multaj pliaj civilaj sociaj organizoj tra Eŭropo. Nuntempe, ELEN reprezentas 44 lingvojn kun 60 membro-organizaĵoj en 20 Eŭropaj ŝtatoj[4].
ReferencojRedakti
- ↑ (en) "ELEN | "European Language Equality Network", Elen.ngo
- ↑ (fr) "Le Protocole de Donostia est déjà une réalité : les mesures permettant de concrétiser les droits linguistiques seront prêtes pour le 17 décembre". Protocol to Ensure Language Rights, arkivita de la originalo la 22-an de marto 2017.
- ↑ "Who | The Digital Language Diversity Project". Digital Language Diversity Project.
- ↑ (en) "Framework Convention for the Protection of National Minorities" (PDF), Coe.int.