Evan Parker
Evan Shaw PARKER (naskiĝis la 5-an de aprilo 1944) estas brita saksofonisto kiu ludas liberan ĵazon.
Evan Parker | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de aprilo 1944 (80-jaraĝa) en Bristolo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Birmingham |
Okupo | |
Okupo | komponisto • saksofonisto • ĵazmuzikisto • diskografa artisto |
Verkoj | The Moment's Energy |
TTT | |
Retejo | http://www.evanparker.com |
Registrante kaj prezentante fekunde kun multaj kunlaborantoj, Parker estis fundamenta rolulo en la evoluo de eŭropa libera ĵazo kaj libera improvizado. Li iniciatis aŭ multe vastigis aron da etenditaj teknikoj. La kritikisto Ron Wynn priskribas Parker kiel "inter la plej novigaj kaj scivolemaj saksofonistoj en Eŭropo.