Ezequiel Garay estas argentina futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la  10-an de oktobro 1986(nun 1986-10-10) en Rosario, do nun estas 37-jara. Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li kvar jarojn aktivis en la portugala klubo Benfica Lisbono. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. En 2008 li paralele ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "2".

Ezequiel Garay
Persona informo
Naskonomo Ezequiel Marcelo Garay González
Naskiĝo 10-an de oktobro 1986 (1986-10-10) (37-jaraĝa)
en Rosario
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Ezequiel Garay kiel teamano de Benfica Lisbono en 2011