Fairport Convention


Fairport Convention estas angla "folk rock" bando, formita en 1967 de gitaristoj Richard Thompson kaj Simon Nicol, basisto Ashley Hutchings kaj drumisto Shaun Frater (kaj Frater estis anstataŭita de Martin Lamble post ilia unua koncerto.)[1] Ili startis influitaj de usona "folk rock" repertorio de kantoj ĉefe de Bob Dylan kaj Joni Mitchell kaj stilo kiu havigis al ili la kromnomon "Brita Jefferson Airplane".[2] Kantistoj Judy Dyble kaj Iain Matthews aliĝis antaŭ la registrado de ilia samnoma debutalbumo "Fairport Convention" en 1968;[3] poste, Dyble estis anstataŭita de Sandy Denny, kaj Matthews poste foriris dum la registrado de ilia tria albumo.[4]

Fairport Convention
Persona informo
Okupo
Verkoj Unhalfbricking
Who Knows Where the Time Goes
TTT
Retejo http://www.fairportconvention.com/
vdr

En 1969 Fairport Convention pro influo de Sandy Denny abandonis sian miksaĵon de usonaj reludversioj kaj Dylan-influitaj kantoj por ludadi tradician anglan popol-muzikon per elektraj instrumentoj.[5] Tio aŭdeblis en iliaj sekvaj du albumoj, nome What We Did on Our Holidays kaj Unhalfbricking (ambaŭ de 1969); en tiu lasta partoprenis violonisto Dave "Swarb" Swarbrick, ĉefe en la kanto "A Sailor's Life" (Marista vivo), kiu pavis la vojon por la brita popolroko estante la unua fojo en kiu tradicia brita kanto estis kombinita kun rokstilo.[6] Tuj antaŭ la albumpublikigo en trafikakcidento mortis Lamble kaj Jeannie Franklyn, la fianĉino de Thompson; tio rezultis en la retirigo de plej granda parto el la iama materialo de la grupo kaj turnigo tute al brita popolmuziko por ilia ŝlosila albumo Liege & Lief, publikigita samjare. Tiu stilo estis jam la fokuso de la bando ekde tiam.[7] Por tiu albumo Swarbrick aliĝis plentempe kun la drumisto Dave Mattacks. Kaj Denny kaj Hutchings foriris antaŭ la jarfino; tiun lastan anstataŭis Dave Pegg, kiu restis la nura permanenta membro ĝis nuntempe; Thompson foriris post la registrado en 1970 de la albumo Full House.

En la 1970-aj jaroj okazis nombraj ŝanĝoj en la membraro ĉirkaŭ la kerno de Swarbrick kaj Pegg – Nicol forestis dum la mezo de la jardeko – kaj la popolmuziko lasis vojon al ĉeftendenco. Denny, kies partnero Trevor Lucas estis gitaristo en la grupo ekde 1972, revenis al la pop-orientita albumo Rising for the Moon en 1975; tiu klopodo malsukcesis, kaj post tri pliaj albumoj sen Denny kaj Lucas, la grupo disbandiĝis en 1979.[8] Ili ludis adiaŭan koncerton en la vilaĝo Cropredy, Oxfordshire, kie ili faris malgrandajn koncertojn ekde 1976, kaj tio markis la komencon de la Cropredy Festival (ekde 2005 konata kiel Fairport's Cropredy Convention) kiu iĝis la plej granda folk-festivalo en Britio, kun ĉiujaraj ĉeestantaroj de 20 000 personoj.[9]

Referencoj redakti

  1. Simon Nicol, Fairport Convention, Oficiala retejo Arkivita la 11an de Februaro 2009 ĉe Wayback Machine Alirita la 14an de Januaro 2009
  2. Observer Music Monthly Alirita la 14an de Januaro 2009.
  3. Humphries, pp. 7–9.
  4. Humphries, p. 27.
  5. M. Brocken, The British Folk Revival 1944–2002 (Ashgate, Aldershot, 2003), (ISBN 0-7546-3282-2), p. 97.
  6. Inside Fairport Convention's Liege And Lief: "We were on a crusade..." – Page 2 of 6 (en-US) (3a de Junio 2016). Alirita 26a de Decembro 2018.
  7. Hutchings, Ashley. Liege and Lief. 2002, Island Records reissue, IMCD 291 / 596 929-2, liner notes.
  8. [1] BBC 2 Folk Awards 2006 Alirita la 13an de Januaro 2009.
  9. [2] BBC 2 Folk Awards 2007 Alirita la 13an de Januaro 2009.

Literaturo redakti

  • Humphries, Patrick (1982). Meet on the Ledge: A History of Fairport Convention. London: Eel Pie Publishing Ltd. ISBN 0-906008-46-8.
  • Humphries, Patrick (1997). Meet on the Ledge: Fairport Convention – The Classic Years. London: Virgin Publishing Ltd. ISBN 978-0-753-50153-5.
  • Redwood, Fred; Woodward, Martin (1995). The Woodworm Era: The Story of Today's Fairport Convention. Thatcham: Jeneva. ISBN 978-0-952-58600-5.
  • Sweers, Britta (2005). Electric Folk: The Changing Face of English Traditional Music. Oxford University Press. ISBN 978-0195174786.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fairport Convention en la angla Vikipedio.