Familia ekonomiko aplikas ekonomiajn konceptojn kiel produktado, labordivido, distribuado, kaj decidfarado al la studo de la familio. Ĝi klopodas klarigi temojn porpajn de la familio — kiel geedzeco, la decido havi filojn, fekundeco, poligamio, tempo dediĉita al la hejma produktado, kaj doto-pagoj uzante ekonomikajn analizojn.

La familio, kvankam agnoskita kiel fundamenta elemento ekde Adam Smith, ricevis malmultan sisteman traktadon en ekonomiko antaŭ la 1960-aj jaroj. Gravaj esceptoj estas la modelo de populacikresko de Thomas Robert Malthus[1] kaj la pionira verko de Friedrich Engels[2] pri la strukturo de la familio, tiu lasta ofte menciita en marksisma kaj feminisma ekonomiko. Ekde la 1960-aj jaroj, familia ekonomiko disvolviĝis ene de ĉeftendenca ekonomiko, propelita de la nova hejmekonomiko startita de Gary Becker, Jacob Mincer, kaj iliaj studentoj.[3]

Historie la studo de la familio kiel grava ekonomika unuo povas retroeniri al la unuaj stadioj de la agrikulturaj prasocioj, kiam jam estis unuo ankaŭ de produktorimedo, nome la familia kampo aŭ terpeco. En antaŭaj stadioj de ĉasistoj-kolektistoj pro la propra etendo de la ekonomia kolektado ne eblis privata tereno. En la agrikulturaj socioj plej ofte junaj filoj helpis la patron en la kampolaboro aŭ la patrinon en la zorgado por dombestoj aŭ aliaj hejmtaskoj. Evidente tio malhelpis la partoprenon de infanoj en la eduksistemo, plej ofta okazo en antaŭindustriaj epokoj. Jam en la Mezepoko en la fruaj etapoj de la disvolvigo de metioj, komerco kaj aliaj burĝaj profesioj, infanoj tre ofte helpis la patron en la medio de atelieroj (kiel metilernantoj), bazaroj, vendejoj ktp. La komuna partopreno en la familia laboro helpis ke tre ofte la tuta familio dediĉis sin al la sama profesio: vendistoj, konstruistoj, artistoj, muzikistoj, poste sciencistoj, ktp.

Je la alveno de la Industria Revolucio la pludaŭro de la familio kiel ekonomia unuo iom post iom malkomponiĝis, unuflanke pro la malfacilo plue vivteni sin el la tradiciaj enspezorimedoj, kaj aliflanke ĉar kaj edzino kaj infanaj filoj devis iri labori al la nova granda ekonomia unuo, nome fabriko. Aktuale la familio jam ne estas unueca en la produktado, sed ja ankoraŭ en la konsumado: plej ofte ĉiu enspezoj venas al komuna kaso el kiu oni elspezas ankaŭ almenaŭ relative komune.

Notoj redakti

  1. Thomas Robert Malthus, 1798. An Essay on the Principle of Population. Plena teksto en WikiSource. Alirita la 4an de decembro 2019.
  2. Friedrich Engels, 1981, The Origin of the Family, Private Property and State, International Publishers, pp 94-146
  3. Theodore W. Schultz, eld. 1974. Economics of the Family: Marriage, Children, and Human Capital. Chicago, University of Chicago Press. • Amyra Grossbard, 1976. "An Economic Analysis of Polygamy: The Case of Maiduguri." Current Anthropology 17:701-7 doi:10.2307/2741267 • Michael C. Keeley 1979. "An Analysis of the Age Pattern of First Marriage." International Economic Review doi:10.2307/2526498 320:527-44. • Gary S. Becker, 1981, Enlarged ed., 1991. A Treatise on the Family. Cambridge, MA: Harvard University Press. ISBN 0-674-90698-5. • Amyra Grossbard-Shechtman, 1984. "A Theory of Allocation of Time in Markets for Labor and Marriage." Economic Journal 94:863-82 [1]. • Gary S. Becker, 1987. "family," The New Palgrave: A Dictionary of Economics, v. 2, pp. 281-86. Represita en Social Economics: The New Palgrave, 1989, pp. 65-76.