Fanerofito estas unu el la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær ( greke : φανεσός - faneros - klare videbla; φυτόν - fito - planto ) . Fanerofito estas plurjara planto ( arboarbedo), kiu helpe de rekreskaj burĝonoj travintras kaj kies rekreskaj burĝonoj troviĝas almenaŭ 25 centimetrojn super la grundonivelo. La burĝonoj tiele troviĝas super la litiero aŭ super la neĝokovraĵo kaj do ne havas neniun ajn ŝirmon kontraŭ la vintra malvarmo. Kaŭze de tio, ofte ekzistas specialaj adaptaĵoj por la vintra malvarmo kiaj aŭtuna defalo de la folioj aŭ kiaj pingloformaj folioj.

Oni jene subdividas la fanerofitojn :

Esceptoj redakti

Estas vere ke tropikaj arboj ankaŭ estas fanerofitoj, sed ili ne havas ĉiujn ties karakterizaĵojn . Ĉar la burĝonoj ne havas, en la humidaj tropikoj, neniun travintran funkcion kaj por tio ili estas tipe nudaj. Ŝirmo kontraŭ la malvarmon ne estas bezonata.

Eksteraj ligiloj redakti

Bibliografio redakti

  • germane Adler W., Oswald K., Fischer R. 1934 : Exkursionsflora von Österreich. Bestimmungsbuch für alle in Österreich wildwachsenden sowie die wichtigsten kultivierten Gefäßpflanzen (Farnpflanzen und Samenpflanzen) mit Angaben über ihre Ökologie und Verbreitung, Ed 1. Verlag Eugen Ulmer, Wien.
  • france Da Lage, Antoine & Georges Métailié e.a. 2000 : Dictionnaire de biogéographie végétale, CNRS Éditions, Paris, 580 p., p. 402, ISBN 2-271-05816-3
  • germane Denffer D., Ziegler H., Ehrendorfer F., Besinsky A.: Straßburger 1983 : Lehrbuch der Botanik für Hochschulen, Ed 32. Gustav Fischer Verlag, Stuttgart.