Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær

La Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær aŭ la planta tipologio de Raunkiær estas tipologio por klasifiki la plantojn uzante vivoformajn kategoriojn, elpensitajn fare de Christen C. Raunkiær.

Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær : 1. Fanerofito.
2-3. Ĥamefitoj.
4. Hemikriptofito.
5-6. Geofito ( aŭ kriptofito aŭ terplanto ).
7. Helofito.
8-9. Hidrofitoj.
Terofito ( unujara planto, postvivana kiel semo ), aerofito kaj epifito ne montritaj.

Historio redakti

La tipologio unue estis proponita dum diskuto ĉe la Dana Botanika Socio en 1904 kaj koncize priskribita en la revuo de la socio, Botanisk Tidsskrift [1][2].

Pli plena klarigo ekaperis en la franca la sekvantan jaron[3]. Raunkiær pliprofundigis plu la sistemon kaj dane publikigis ĝin en 1907 [4][5].

La origina noto kaj la publikaĵo de 1907 multe poste estis angle tradukitaj kaj estis publikigitaj kune kun la kompletaj verkoj de Raunkiær [2][5][6].

Modernigado redakti

La vivoforma modelo de Raunkiær poste estis reviziita kaj modifita fare de diversaj verkintoj [7][8], sed la ĉefstrukturo estas transdaŭrinta.

Subdividoj redakti

Raunkiær elpensis sistemon por kategoriigado plantojn laŭ vivmanieroj kiel irado por ekologie signifa komparo de specioj kaj vegetaĵaro en regionoj kun diferencaj flaŭroj.

La subdividoj de la sistemo de Raunkiær estas bazitaj sor la situo de la plantaj rekreskaj burĝonoj dum la sezonoj kun malfavoraj kreskadocirkonstancoj ( malvarmaj sezonoj, sekaj sezonoj ) :

Fanerofitoj redakti

Tiu vivoformo leviĝas super la grundo kun relative altaj tigoj - kutime lignecaj plantoj – kaj kun restantaj burĝonoj pli ol 25 cm super la grundonivelo, ekz. arboj kaj arbedoj, sed ankaŭ epifitoj. Tiuj ĉi estis apartigitaj far Raunkiær en specialan kategorion en pli postaj versioj de la sistemo.

Eblas subdividi la fanerofitojn laŭ la alteco de la planto en megafanerofitojn, mesofanerofitojn kaj nanofanerofitojn kaj laŭ aliaj karakterizaĵoj, kiaj la daŭro de la folioj ( ĉiamverdajdeciduaj ), ĉeesto de kovraĵaj brakteoj sur burĝonoj, sukulenteco kaj epifiteco.

Ĥamefitoj redakti

La burĝonoj troviĝas sur persistaj ŝosoj proksime de la grundo – la lignecaj plantoj kun restantaj burĝonoj ne situas pli ol 25 cm super la grundosurfaco. Ekzemploj : mirtelo kaj kaluno.

Hemikriptofitoj redakti

La burĝonoj estas sur aŭ apud la grundosurfaco, ekzemple : plurjara beliso, oficina taraksako.

 
Taraksakoj.
Protohemikriptofitoj
havas nur tigofoliojn;
Partaj rozetoplantoj
ĉeestas kaj tigofolioj kaj bazaj rozetofolioj;
Rozetoplantoj
havas nur bazajn rozetofoliojn.

Kriptofitoj redakti

 
Krokuso estas geofito.

Sub la grundo aŭ sub la akvo – kun restantaj burĝonoj situante aŭ sub la surface de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero, k.t.p., aŭ subakvigita restanta burĝono. Kriptofitoj estas sudividitaj en 3 grupojn :

Geofitoj aŭ terplantoj
Restas en seka grundo, ekzemple krokuso, tulipo. Eblas fari pliajn subdividojn en rizomajn, tigotuberajn, radikotuberajn, bulbajn kaj radikajn geofitojn.
Helofitoj aŭ marĉplantoj
restas en marĉa grundo, ekzemple tifao, fragmito.
Hidrofitoj aŭ akvoplantoj
restas subakvaj, ekzemple nimfeacoj, kanada elodeo.

Terofitoj redakti

Terofitoj estas unujaraj plantoj kiuj semoforme postvivas la malfavoran sezonon kaj kompletiĝas sian vivociklon dum favoraj sezonoj. Unujaraj specioj estas terofitoj. Multaj dezertoplantoj pro neceseco estas terofitoj.

Aerofitoj redakti

Tiu estas nova aldono al la Raunkiær-vivoformoklasifiko. Temas pri planto kiu akiras malsekecon ( kvankam ne per haŭstorioj ) kaj nutraĵojn el la aero kaj la pluvo. Ĝi kutime kreskas sur aliaj plantoj sed ne parazitas sur ili [9] . La kategorio inkludas kelkajn Tillandsia-speciojn same kiel Platycerium-filikojn.

Epifitoj redakti

La epifitoj estis originale metitaj ĉe la fanerofitoj sed poste estis apartigitaj kaŭze de la nerelevanteco de la grundopozicio.

Referencoj redakti

  1. Raunkiær, C. (1904) Om biologiske Typer, med Hensyn til Planternes Tilpasninger til at overleve ugunstige Aarstider. Botanisk Tidsskrift 26, p. XIVb
  2. 2,0 2,1 Ch. 1 in Raunkiær (1934): Biological types with reference to the adaption of plants to survive the unfavourable season, p. 1.
  3. Raunkiær, C. (1905) Types biologiques pour la géographie botanique. Oversigt over Det Kongelige Danske Videnskabernes Selskabs Forhandlinger, 1905, 347-438
  4. Raunkiær, C. (1907) Planterigets Livsformer og deres Betydning for Geografien. Gyldendalske Boghandel - Nordisk Forlag, København and Kristiania. 132 pp.
  5. 5,0 5,1 Ch. 2 in Raunkiær (1934): The life-forms of plants and their bearings on geography, p. 2-104.
  6. Raunkiær, C. (1934) The Life Forms of Plants and Statistical Plant Geography, being the collected papers of C. Raunkiær. Oxford University Press, Oxford. Reprinted 1978 (ed. by Frank N. Egerton), Ayer Co Pub., in the "History of Ecology Series". ISBN 0-405-10418-9
  7. angle Müller-Dombois, D. & H. Ellenberg (1974) Aims and methoods in vegetation ecology. John Wiley & Sons, New York. Reprint 2003, Blackburn Press, ISBN 1-930665-73-3
  8. Shimwell, D.W. (1971) The Description and Classification of Vegetation. Sidgwick & Jackson, London.
  9. angle Galán de Mera, A., M. A. Hagen & J. A. Vicente Orellana 1999 : Aerophyte, a New Life Form in Raunkiaer's Classification? Journal of Vegetation Science 10 (1): 65-68

Vidu ankaŭ redakti