Trub

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Fankhaus)

Trub estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Signau kaj ekde la 1-a de januar 2010 de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1465 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Trub
Blazono de Trub
Blazono de Trub
Blazono de Trub
Tipa kamparana domo en Trub
Tipa kamparana domo en Trub
Tipa kamparana domo en Trub
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Emme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Signau
Geografia situo CH1903: 633843 / 198091 (mapo)46.9330555555567.8830555555556Koordinatoj: 46° 56′ N, 7° 53′ O; CH1903: 633843 / 198091 (mapo)

Map

Nombro de loĝantoj 1465
Areo 62,0 km²
Alteco 790 m super marnivelo
Poŝtkodo 3556
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Trub
Mapo de Trub
Mapo de Trub
vdr

Geografio

redakti
 
Rigardo al Trub kaj la Napf-regiono

Trub situas ĉe la bordo de la samnoma rivero, flanka rivero de Ilfis, kiu siavice alfluas al Emme en la regiono Emme-Valo. La plej alta punkto de la komunumo troviĝas sur la monto Napf je alteco de 1408 m s.m.. Al Trub apartenas krom la vilaĝo Trub mem la setlejoj Fankhaus kaj Brandösch kaj la vilaĝo Kröschenbrunnen.

Najbaraj komunumoj

redakti

La komunumo Trub limas en nordo al Sumiswald, Luthern (LU) kaj Hergiswil ĉe Willisau (LU), en oriento al Romoos (Kantono Lucerno), en sudoriento kaj sudo Escholzmatt-Marbach (LU), en sudokcidento al Eggiwil, en okcidento al Trubschachen kaj Langnau en Emme-Valo.

Trafiko

redakti

Trub situas tute flanke de la trafikvojoj kaj atingeblas nur per strato el la Ilfis-Valo. La komunumo estas per poŝataŭtolinio ekde la stacidomo de Trubschachen konektita al la publika trafikreto de Svislando.

Historio

redakti

La historio de Trub estas firme ligita kun la historio de la Monaĥejo Trub, kiu estis fondita en la jaro 1125 de la barono Thürig von Lützelflüh. En la jaro 1286 la Monaĥejo Trub submetis sin al la protekto de Berno, kiu kvazaŭ kondukis al la malfondo de la monaĥejo okaze de la reformacio ducentkvardek jarojn poste en la jaro 1528. Post la alveno de la unua reformita pastro la orienta kaj okcidenta parto de la monaĥejo estis malkonstruitaj dum la suda parto estis privatigita kaj transformita al kamparana domo. De la iama monaĥejo efektive restis nur la preĝejo.

Komunuma partnereco

redakti

Ek de 1994 ekzistas komunuma partnereco de Trub kun Novosedly nad Nežárkou en Ĉeĥio.

Eksteraj ligiloj

redakti