Escholzmatt-Marbach

komunumo de Svislando

Escholzmatt-Marbach estas komunumo en la Elektodistrikto Entlebuch en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 4355 loĝantojn je la 1-a de januaro 2013. Ĝia ĉefloko estas Escholzmatt.

Escholzmatt-Marbach
Blazono de Escholzmatt
Blazono de Escholzmatt
Blazono de Marbach
Blazono de Marbach
Blazonoj de Escholzmatt kaj Marbach
Escholzmatt
Escholzmatt
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Entlebuch
Koordinatoj  46° 54′ 49″ N 7° 56′ 5″ O / 46.91361 °N, 7.93472 °O / 46.91361; 7.93472 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 49″ N 7° 56′ 5″ O / 46.91361 °N, 7.93472 °O / 46.91361; 7.93472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4355
Areo 61,29 km²
Alteco 858 m super marnivelo
Poŝtkodo 6182
Komunumkodo 1003
Mapo de Escholzmatt
Mapo de Escholzmatt
Situa mapo de Eschlolzmatt-Marbach
vdr

Geografio redakti

Escholzmatt situas en la okcidento de la regiono Entlebuch. Escholzmatt situas sur la akvodislimo inter Ilfis, alfluanto de Emme kaj Weissemme, fontrivero de Eta Emme. Al la komunumo Escholzmatt apartenas krom la ĉefvilaĝo Escholzmatt mem la vilaĝoj kaj setlejoj Lehn, Feldmoos, Wiggen, Dürrenbach. Marbach situas en la sudokicdenta parto de la regiono Entlebuch ĉe la bordo de la rivero Ilfis, kiu fontas sur la komunuma teritorio kaj estas alfluas de Emme. Al la Marbach apartenas ankaŭ la vilaĝoj Schärlig kaj Marbachegg. La komunumo apartenas al la UNESKO-biosfero Entlebuch.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Escholzmatt-Marbach limas en nordokcidento kaj nordo al Trub (BE), en nordnordoriento al Romoos, en nordoriento al Schüpfheim, en oriento al Flühli, en sudo al Schangnau (BE), en sudokcidento al Eggiwil (BE).

Trafiko redakti

Tra Escholzmatt-Marbach pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Lucerno al Berno. La komunumo situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno kaj ĉe la paralela kantona ĉefvojo. Al Marbach kondukas poŝtaŭtolinio de la stacidomo de Escholzmatt.

Historio redakti

La komunumo Escholzmatt-Marbach estis fondita kun efiko de la 1-a de januaro 2013 per kunigo de la malnovaj komunumoj Marbach kaj Escholzmatt.

La unua dokumenta mencio de Escholzmatt datiĝas el la jaro 1160 kiel Askolvismatte. En mezepoko Escholzmatt apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. En la Kamparana Milito en la jaro 1653 Christian Schybi de Escholzmatt estis la gvidantoj de la ribeloj. Post la malvenko de la kamparanoj Schybi estis ekzekutita. Memorŝtono antaŭ la preĝejo ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu evento.[1]

La unua dokumenta mencio de Marbach datiĝas el la jaro 1306 kiel Marpach. En mezepoko Marbach estis posedaĵo de la Senjoroj de Wolhusen. Fine de la 13-a jarcento Marbach falis sub la regado de la Habsburgoj. La malalta jurisdikcio apartenis al la Abatejo Trub kaj asociiĝis en la jaro 1385 unuan fojon kun Lucerno. Krom Marbach kaj Escholzmatt ĉiuj entlebuĥaj komunumoj en la jaro 1405 definitive fariĝis lucernaj. Marbach kaj Escholzmatt dume falis al la jurisdikcio de la kampara tribunalo Ranflüh, kiu apartenis al Berno. Tiel kaj Berno kaj Lucerno postulis la suverenecon pri Marbach kaj nur en la kontraktode 1470 Marbach kaj Escholzmatt fariĝis parto de la Lucerna voktejo Entlebuch, dum Trub restis Berna. Ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Marbach kaj Escholzmatt formis kune la tiel nomitan Supran Entlebuch, dum la Helveta Respubliko Marbach apartenis al la distrikto Schpfheim kaj ek de 1803 al la nuna distrikto Entlebuch.[2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti