Escholzmatt

Komunumo de Kantono Lucerno, Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Escholzmatt (stacidomo).

Escholzmatt estis ĝis la fino de 2012 komunumo en la distrikto Entlebuch en kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 3141 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 ĝi estis kunigita kun Marbach al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach.

Escholzmatt
Blazono de Escholzmatt
Blazono de Escholzmatt
Blazono de Escholzmatt
Escholzmatt
Escholzmatt
Escholzmatt
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Komunumo(j) Escholzmatt-Marbach
Koordinatoj  46° 54′ 49″ N 7° 56′ 5″ O / 46.91361 °N, 7.93472 °O / 46.91361; 7.93472 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 49″ N 7° 56′ 5″ O / 46.91361 °N, 7.93472 °O / 46.91361; 7.93472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 3141
Areo 61,29 km²
Alteco 858 m super marnivelo
Poŝtkodo 6182
Mapo de Escholzmatt
Mapo de Escholzmatt
Situa mapo de Escholzmatt antaŭ la kuniĝo
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Wiggen
 
Dürrenbach

Escholzmatt situas en la okcidento de la regiono Entlebuch kaj estas parto de la UNESKO-biosfero. La komunumo situas sur la akvodislimo inter Ilfis, alfluanto de Emme kaj Weissemme, fontrivero de Eta Emme. Al la komunumo Escholzmatt apartenas krom la ĉefvilaĝo Escholzmatt mem la vilaĝoj kaj setlejoj Lehn, Feldmoos, Wiggen, Dürrenbach.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Escholzmatt limas en nordokocideto al Trub (Kantono Berno), en nordo al Romoos, en nordoriento al Schüpfheim, en sudoriento al Flühli, kaj en sudokcidento al Marbach.

Trafiko redakti

Eschlozmatt situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Lucerno kaj ĉe la paralela kantona ĉefvojo.

Historio redakti

 
La novgotika pastra preĝejo Sankt-Jakobo en Escholzmatt. Maldekstre sur la bildo rekonelbas la memorŝtono pri Christian Schybi.

La unua dokumenta mencio de Escholzmatt datiĝas el la jaro 1160 kiel Askolvismatte.

En mezepoko Escholzmatt apartenis al la Habsburgoj. Ĉar la habsburga vokto provokis la malamon de la popolo, la voktejo Entlebuch en la jaro 1385 kontraktis eternan ligon kun la urbo Lucerno. La lucernanoj tamen fariĝis nur la novaj mastroj en Entlebuch, kio kaŭzis diversajn ribeladon kontraŭ Lucerno. En la Kamparana Milito en la jaro 1653 Christian Schybi de Escholzmatt estis la gvidantoj de la ribeloj. Post la malvenko de la kamparanoj Schybi estis ekzekutita. Memorŝtono antaŭ la preĝejo ankoraŭ hodiaŭ memorigas pri tiu evento.[1]

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 Eschlolzmatt estis kunigita kun Marbach al la nova komunumo Escholzmatt-Marbach kaj do ĉesis ekzisti kiel memstara komunumo.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Escholzmatt Anton Kottmann: Escholzmatt en Historia Leksikono de Svislando (2006-01-16)]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti