Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro
La Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro (portugale Universidade Federal do Rio de Janeiro, UFRJ), ankaŭ nomita Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro aŭ mallonge Universitato de Brazilo, estas la plej granda federacia universitato en Brazilo. La UFRJ estis fondita la 7-an de septembro 1920 kaj estas konsiderata unu el la plej bonaj altedukaj institucioj en Latinameriko. La sidejo de la universitato situantas en la urbo de Rio-de-Ĵanejro. Krom antaŭgrado kaj postdiplomo, UFRJ enhavas sep muzeojn, precipe la Nacia Muzeo, ok universitatajn hospitalojn, centojn de laboratorioj kaj pli ol kvardek bibliotekoj.
Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro | ||
---|---|---|
![]() | ||
Situo | ||
Geografia situo | 22° 51′ 45″ S, 43° 13′ 26″ U (mapo)-22.8625-43.223888888889Koordinatoj: 22° 51′ 45″ S, 43° 13′ 26″ U (mapo) | |
| ||
La Nacia Muzeo de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro - portugale Museu Nacional da Universidade Federal do Rio de Janeiro - estas laŭ la nomo parto de la Federala Universitato de Rio-de-Ĵanejro. Tamen kaj enlande kaj internacie ĝi kutime konsideratas la Nacia Muzeo de Brazilo.