Altbüron

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Feld (Altbüron))
Altbüron
Blazono de Altbüron
Altbüron
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Willisau
Koordinatoj  47° 10′ 59″ N 7° 53′ 0″ O / 47.18306 °N, 7.88333 °O / 47.18306; 7.88333 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 59″ N 7° 53′ 0″ O / 47.18306 °N, 7.88333 °O / 47.18306; 7.88333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 904
Areo 6,80 km²
Alteco 545 m super marnivelo
Poŝtkodo 6147
Komunumkodo 1122
Mapo de Altbüron
vdr

Pri la komunumo redakti

Altbüron estas urbo komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 904 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

La komunumo Altbüron situas oriente de la rivero Rot, kiu formas la limon al Kantono Berno. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Altbüron mem la setlejoj Ludigen, Grüembech, Feld, Säget, Usserdorf, Steihubel, Horn kaj Totebode.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,78 km², de kiuj 2,00 km² estas kovritaj de arbaro, 4,1 km² servas por agrikulturo kaj 0,66 km² por setlejoj. La plej alta punkton de la komunumo situas sur alteco de 725 m s.m. sur la montokulmino Schartenhöhe, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 495 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Rot.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Altbüron limas en nordokcidento al Pfaffnau, en nordoriento al Roggliswil, en oriento al eksklavo de Grossdietwil (vilaĝoj Eppenwil kaj Erpolingen) en sudoriento al Ebersecken, en sudo al Grossdietwil, kaj en okcidento al Melchnau (Kantono Berno).

Trafiko redakti

Altbüron estas konektita al la publika transportreto per la du aŭtobuslinioj LangenthalMelchnau – Altbüron – Grossdietwil kaj Zell – Altbüron – Sankt-Urbano.

En Altbüron ekzistas ruinoj de tunelportalo kaj fervojpramo, konstruitaj en la jaro 1875 kadre de la projekto de la fervojlinio de Langenthal al Wauwil, kiu pro la tiama ekonomoikrizo kaj sekva monmanko neniam realiĝis.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en Reiden en distanco de proksimume 10 kilometroj de la vilaĝocentro.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Altbüron datiĝas el la jaro 1130 per la mencio de la Senjoro Werinhere de Aldpurron. En la jaro 1248 unuan fojon estis menciita la burgo, kiu post la formorto de la Senjoroj de Altbüron fariĝis en la jaro 1269 posedaĵo de la Senjoroj de Balm. Ĉar Rudolfo de Balm persone partoprenis la murdon de la imperiestro Alberto la 1-a la burgo estis detruita en la jaro 1309 kaj iliaj loĝantoj ekzekutitaj. En la jaro 1316 la burgruiono kaj la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj. En la jaro 1415 la urbo Lucerno aĉetis la tutan Senjorejon Willisau kaj kun ĝi ankaŭ la vilaĝon Altbüron. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

  1. La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Altbüron en la germana vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti