Felsőregmec
Felsőregmec [felŝOregmec] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely. Felső signifas: supra.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 125 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.49/21.6077
- Loĝantaro: 250
- Poŝtkodo: 3989
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiFelsőregmec situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo (kontraŭe troviĝas Luhyňa), fine de longa sakovojo. Pálháza troviĝas 9, Sátoraljaújhely 14, Sárospatak 23, Gönc 30, Miskolc preskaŭ 100 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el 1277 en formo "Redemech". Baldaŭe apartaj vilaĝoj formiĝis Suba kaj Supra Regmec. Post Traktato de Trianon la vilaĝo trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas aŭtonomio de ciganoj, migra poŝto.
Vidindaĵoj
redakti- romanika Kalvinana kirko (Felsőregmec), en la 14-a jarcento ĝi parte gotikiĝis
- grekokatolika preĝejo