Ferdinand Christoph Oetinger

Ferdinand Christoph Oetinger (1719-1772) estis germana kuracisto, profesoro pri medicino kaj vic-rektoro en la Universitato de Tubingeno. Li estas aŭtoro de sennombraj verkoj pri Medicino kaj estis profesoro de almenaŭ du renomaj kuracistoj, nome Eberhard Gmelin kaj Christian Friedrich Reuß (1745-1813).

Ferdinand Christoph Oetinger
(1719-1772)
Germana kuracisto, kunrektoro kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Tubingeno.
Germana kuracisto, kunrektoro kaj profesoro pri Medicino en la Universitato de Tubingeno.
Persona informo
Naskiĝo 18-a de februaro 1719
en Göppingen, Sankta Romia Imperio
Morto 10-a de aprilo 1772
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Lepsiko
Universitato de Halle
Universitato de Jena[1]
Familio
Gefratoj Friedrich Christoph Oetinger vd
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Johann Christoph Oetinger la 2-a (1668-1733) kaj lia dua edzino Rosina Dorothea Oetinger, (fraŭla familinomo Wölffing) (1676–1727). En 1732 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno, kaj en 1760 li tie aktivis kiel asociita profesoro kaj en 1762 kiel plena profesoro pri medicino.

En 1738 li diplomiĝis kiel doktoro pri medicino en la Universitato de Halle an der Saale. En Bad Urach kaj Münsingen li samtempe aktivis kiel kuracisto de la urbo. Inter la 1-a de novembro 1768 kaj la 2-a de majo 1769 li estis vic-rektoro de la Universitato de Tubingeno kaj inter la 2-a de novembro 1767 ĝis sia morto (1772) li aktivis kiel privata kuracisto de Karolo la 2-a, Grafo de Württemberg (1728-1793).

Kurioze, li iĝis profesoro de du kuracistoj kiuj plenumis la unuajn eksperimentojn pri la animala magnetismo, nome Christian Friedrich Reuß (1745-1813)[2] kaj Eberhard Gmelin, kies pacientoj inkludas Friedrich Schiller (1759-1805) kaj Justinus Kerner (1786-1862). Oetinger estis pli juna frato de la germana teologo Friedrich Christoph Oetinger (1702-1782).

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti