Ferdinand Eisen

(Alidirektita el Ferdinand EISEN)

Ferdinand EISEN (naskiĝis 1914, mortis 31-an de oktobro 2000) estis estona esperantisto kaj iama ministro pri klerigo de Estona Soveta Respubliko (1960-80), kiu prezidis (1980-91) la landan Esperanto-asocion.

Ferdinand Eisen
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1914 (1914-11-17)
en Nursi
Morto 31-an de oktobro 2000 (2000-10-31) (85-jaraĝa)
en Talino
Tombo Metsakalmistu
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Estonio
Alma mater Universitato de Tartu
Subskribo Ferdinand Eisen
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto • edukteoriisto
vdr

Lerninte Esperanton en la 1930-aj jaroj, li subtenis ĝin multmaniere en Estonio, kaj lia renomo forte kontribuis al la grandaj sukcesoj de la jaroj 70/80-aj, kiam ŝtataj eldonejoj aperigis dekkvinon da beletraj libroj estonaj en Esperanto, kaj dudeko da lernejoj fakultative instruis la lingvon. Eisen estis ankaŭ fakdelegito de UEA pri filozofio.