Ferdinand Friedrich von Reuß

Ferdinand Friedrich von Reuß [fon rojs] (1778-1852) (ruse Фердинанд Фридрих Рейсс kaj ruse Фёдор Фёдорович Рейсс) estis germana kuracisto, kemiisto, bibliotekisto, apotekisto kaj universitata profesoro. Li estis filo de la dana kuracisto Christian Friedrich Reuß (1745-1813). Li ĉirkaŭbrakis sciencajn multeflankajn aktivecojn pri fiziko, kemio kaj medicino. Li studis la efikojn de la elektra kurento tra la likvaĵoj kaj estas rigardata kiel la malkovrinto de la tiam konata elektra endosmozo aŭ elektra osmoza fluo.

Ferdinand Friedrich von Reuß
"Kolekto de la ĉefaj traktatoj pri la nun superreganta kolera epidemio", verko eldonita en 1831.
"Kolekto de la ĉefaj traktatoj pri la nun superreganta kolera epidemio", verko eldonita en 1831.
Persona informo
Naskiĝo 7-a de februaro[jul.]/ 18-a de februaro 1778[greg.]
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Morto 2-a de aprilo[jul.]/ 14-a de aprilo 1852[greg.]
en Stutgarto, Germana Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tübingen
Universitato de Göttingen
Universitato de Moskvo
Profesio
Okupo fizikistobibliotekistokuracisto vd
Laborkampo kemio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li ricevis sian doktorecon pri medicino en la Universitato de Tübingen, en 1800. Poste li vojaĝis al Göttingen, kie lia onklo, Jeremias David Reuß (1750-1837), estis profesoro kaj direktoro de la biblioteko en la Universitato de Göttingen. En 1801 li iĝis docento pri kemio en tiu universitato. Tiuepoke li famiĝis pro siaj kemiaj studoj pri la limfo de la ĉevaloj kune kun la germana toksologo August Gottfried Emmert (1777-1819). En 1803 li iris al Moskvo, invitata de la "Universitato de Moskvo", kaj en 1804, li estis nomumita ordinara profesoro pri Fiziko kaj Kemio en tiu universitato, kie li laboris ĝis 1832. Ĉiuj liaj klasoj estis plenumitaj en la latina lingvo.

En 1805, li elektiĝis kiel koresponda membro de la Akademio de Sciencoj de Sankt-Peterburgo. En 1808 li estis nomumita titulara profesoro. En 1809, Reuss publikigis en la Memoraĵoj de la "Imperia Societo de Naturalistoj de Moskvo" eseon pri la nova efiko de la galvana elektro en vegetalaj, bestaj kaj homaj fluidaĵoj, kie li priskribis la tiam konata elektro-osmozo. Kune kun Pjotr Ivanoviĉ Strachov (1757-1813) li malkovris la fenomenon pri la elektroforezo. Reuss esploris la kemian komponadon de la naturaj mineralakvoj en Kaŭkazo kaj en la Provincoj Tver kaj Moskvo.

En 1823, li alportis artefaritajn mineralavojn en la Botanika Ĝardeno de Neskuĉnij. Ekde 1817, Reuss estris la Fakon pri Kemio kaj Farmakologio en la Departemento de la Kirurga-medicina Akademio de Moskvo (ĝis 1839). En 1822, Reuss iĝis bibliotekisto de la universitata biblioteko. Tiuepoke li enkondukis procedo-manieron kaj katalogis la administradon.

Tiamaniere ke lia klasigo-skemo kaj lia katalogo-sistemo trovis vastan aplikadon en la praktiko de la rusaj bibliotekoj. En 1822, li iĝis prezidanto de la Fiziko-medicina Societo, fondita en 1804. Tiutempe li verkis vastan gamon da kaj latinaj kaj rusaj sciencaj artikoloj rilate al medicinaj kaj fizikaj demandoj, publikigitaj en sia "Commentationes" kaj en la Bulteno de la Fiziko-medicina Societo.

Verkaro redakti

  • Examen vasorum figulinorum patriae calce plumbi obductorum, 1801
  • Untersuchun der Lymphe des Pferdes, ("Ekzameno pri la limfoj de la ĉevaloj") 1801
 
Neskuĉnij Sad Botanika Ĝardeno de Moskvo, al kiu Reuss alportis artefaritan mineralakvon je la unua fojo.
  • Commentationes Societatis physico-medicae, apud Universitatem literarum Caesaream Mosquensem institutae, ("Komentoj de la Fiziko-medicina Societo, ĉe la Beletra Universitata Imperia Instituto de Moskvo") 1805
  • Theoremata de miasmatum contagiosorum origine, natura, proprietatibus et agendi modo 1808[1][2]
  • Notice sur un nouvel effet de l'électricité galvanique ("Novaĵo pri la nova efiko de la galvana elektro") (Ruse:Описание химических действий гальванического электричества") 1809
  • De incendiis spontaneis eorumque legibus et causis oratio 3-a de julio 1809[3][4] 5-a de julio 1809
  • Nouvelle analyse du principe febrifuge du quinquina, Moskvo, 1810
  • О действии различных средств, особенно растения Scutellaria laterifolia против водобоязни ("Pri la agado de diversaj rimedoj, ĉefe de la plantoj Scutellaria laterifolia kontraŭ la hidrofobio") 1821
  • Ordo bibliothecae universitatis caesareae Mosquensis ("Libro-katalogo de la Imperia universitata biblioteko de Moskvo") 1826
  • Memoria coronationis et sacrae unctionis Imperatoris ac domini nostri Nicolai primi, 1827
  • Об употреблении хлора для предохранения от холеры, ("Pri la uzo de la kloro kiel protekto kontraŭ kolero", 1830

Literaturo redakti

Referencoj redakti