Ferenc Böhm [bOm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Böhm Ferenc estis hungara inĝeniero pri minado.

Ferenc Böhm [1] naskiĝis la 23-an de januaro 1881 en Pécs. Li mortis la 1-an de julio 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Böhm frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en altlernejo en Selmecbánya en 1905. Li lernis ĉefe de Géza Boleman kaj Hugó Böckh. Komence li laboris en Hungara Reĝa Geologia Instituto, poste en diversaj minejoj de Hungara reĝlando. Li gvidis ektrovojn de diversaj ercoj kaj tergasoj. Inter 1916 kaj 1934 li havis postenon en ministerio pri financoj, sed okazis interrompo en la [[1920-aj jaroj; tiam li laboris en eksterlanda kompanio pri naftoj. Ekde 1934 li gvidis minadojn de karbonoj. Estis li, kiu la unua trovis tergasojn en Granda Hungara Ebenaĵo.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A kir. kincstár által Nagysármás és Kissármás községek határán végeztetett mélyfúrások leírása (1914)
  • Ásványolaj-, földgáz- és sóbányászat (1928)
  • A földgázbányászat Magyarországon 1935-ig (1939)

Fontoj redakti