Ferenc Galla
Ferenc Galla, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Galla Ferenc estis hungara pastro, eklezihistoriisto, papa prelato (1940), altlerneja instruisto.
Ferenc Galla | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de septembro 1888 en ![]() ![]() |
Morto | la 19-an de aprilo 1977 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto historiisto de kristanismo universitata instruisto ![]() |
Ferenc Galla[1] naskiĝis la 23-an de septembro 1888 en Udvard (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Dvory nad Žitavou en Slovakio), li mortis la 19-an de aprilo 1977 en Székesfehérvár.
Biografio
redaktiFerenc Galla maturiĝis en Torino, poste li akiris teologian diplomon en Universitato de Torino. En 1914 li estis pastro en Magyarnándor, post 2 jaroj en Csömör. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1926 kun doktoriĝo, poste li estis pastro en la Cinkota. Li esploris en Romo inter 1927-1933 kun interrompoj. Li ekinstruis en 1933 en seminario de Vác, post 3 jaroj en Universitato Péter Pázmány, en 1950 en en la Centra Seminario. Li estis rektoro inter 1952-1955. La pensiuliĝo okazis en 1959.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A clunyi reform hatása Magyarországon (1931)
- A Pázmáneum alapítása és a Szentszék (1935)
- Borromeo Szt. Károly hatása Magyarországon (1937)
- Marnavics Tomkó János boszniai püspök magyar vonatkozásai (1940)
- A trentói zsinat 400 év távlatából (1945)