Ferenc Kovács (minejinĝeniero)

Ferenc Kovács [kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Ferenc estas hungara minejinĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993).

Ferenc Kovács [1] Arkivigite je 2006-02-06 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 7-an de decembro 1938 en Győr.

Biografio redakti

Ferenc Kovács frekventis gimnazion en Pannonhalma, universitaton en Miskolc, kie li ricevis diplomon en 1962. Post lernado li ekinstruis samloke en la universitato, kie li iĝis vicrektoro en 1978, katedrestro en 1984, rektoro en 1986. Li estis gastoprofesoro en Leoben kaj Petroșani. Li doktoriĝis el scienco en 1976. Li redaktis ekzemple fakrevuon Acta Geodaetica. Li ricevis (ankaŭ eksterlandajn) premiojn inter 1973-2009.

Verkaro (elekto) redakti

  • Külfejtések műszaki gazdaságtana (1968)
  • Prognose der gasausbruch gefährlichkeit auf basis der kohlenfestigkeit (1980)
  • A barnaszén erőművekben keletkező maradékanyagok jellemzői és hasznosítása (1998)
  • Charakterisirung der in Kohlenkraftwerken anfallenden Reststoffe (2000)

Fontoj redakti