Ferenc Novák
NOVÁK Ferenc [pr. nova:k] estas hungara koreografo naskiĝinta en Aiud la 27-an de marto 1931. Liaj gefiloj estis Eszter Novák kaj Péter Novák.
Ferenc Novák | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1931 en Aiud |
Morto | 17-an de aŭgusto 2024 (93-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 43 ![]() |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - etnografio (–1965) Universitato de Dramo kaj Filmo (–1969) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Jolán Foltin ![]() |
Infanoj | Eszter Novák, Péter Novák ![]() |
Okupo | |
Okupo | koreografo teatra reĝisoro etnografo ![]() |
Lia kariero
redaktiFerenc Novák finis la fakon pri etnografio en ELTE, pli poste li finis ankaŭ la fakon pri koreografio en la aktorakademio. Inter 1954 kaj 1987 li gvidis la Dancensemblon Bihari János. Ekde 1964 ĝis 1975 li gvidis la dancistaron de la Honvéd Művészegyüttes, en jaroj 1977–1983 Novák estis koreografia reĝisoro de la Internacia Folklora Dancteatro de Amsterdamo. Ekde 1983 li gvidis la Artensemblon Honvéd. Lia edzino estas Jolán Foltin, kiu naskis filon kaj filinon.
Premioj, distingoj
redakti- Kossuth-premio (1993),
- Meritartisto (1985).
El liaj koreografaĵoj
redakti- Várj reám!;
- Tisza-háti csárdás;
- Aska és a farkas;
- Kőműves Kelemen;
- Ninive;
- Passió;
- Magyar Elektra;
- A helység kalapácsa;
- Csíksomlyói passió;
- István, a király;
Eksteraj ligiloj
redakti- Spektakloj pluaj [1]
Fonto
redakti- Magyar Színházművészeti Lexikon