Péter Novák
Péter Novák, laŭ hungarlingve kutima nomordo Novák Péter estas hungara ŝlagrokantisto, aktoro, reĝisoro, tekstopoeto, komponisto. Lia patro estis Ferenc Novák, lia patrino estis Jolán Foltin, lia fratino estis Eszter Novák.
Péter Novák | |
---|---|
![]() Péter Novák | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de julio 1970 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | slovena |
Ŝtataneco | Hungara Popola Respubliko • Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Novák |
Patrino | Jolán Foltin |
Frat(in)o | Eszter Novák |
Okupo | |
Okupo | aktoro • komponisto • kantisto • copywriter • program host |
Péter Novák[1][2] naskiĝis la 18-an de julio 1970 en Gödöllő (laŭ WikiData en Budapeŝto).
Biografio Redakti
Péter Novák jam rolis en sia aĝo 13 en muzikalo, inter 1984-1994 li estis kantisto en pluraj ŝlagraj muzikgrupoj, poste li havis propran muzikgrupon ĝis 2003. Ekde 1993 li estis membro de malgranda teatro, poste li havis rolojn en gravaj teatroj, kiel Operetoteatro (Budapeŝto). Li ricevis eĉ reĝisorajn kaj koreografiajn taskojn. Li ricevis premiojn inter 1995-2019. Li edziĝis en 2009, sed lia filo naskiĝis jam en 2007.
Liaj teatraj roloj (elekto) Redakti
- Ferenc Novák: Hegyen-völgyön lakodalom (danca spektaklo) - dancisto
- Tibor Déry: Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról (la unua hungara muzikalo) - Manuel
- Béla Zerkovitz: A csókos asszony (opereto)
- Leonard Bernstein: West Side Story - Bernardo
Liaj teatraj reĝisoraĵoj (elekto) Redakti
- Gábor Presser: Magyar Carmen
- Jolán Foltin – Péter Novák: Tititá
- Wolfgang Amadeus Mozart:
Liaj filmaj roloj (elekto) Redakti
- A Morel fiú (mallonga filmo, 1999) - Viktor (ankaŭ filma komponisto)
- Kistestvér (2003) - riportisto (ankaŭ filma komponisto)
- Gimi (televida serio, 2012) - András
El liaj koreografaĵoj Redakti
- Báthory Erzsébet
- Pán Péter
- Mumus
- Ibusár
- Mágnás Miska