Ferenc Pataki (kalkulisto)

Ferenc Pataki, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Pataki Ferenc estis hungara kalkulisto, mirinfano.

Ferenc Pataki (kalkulisto)
Ferenc Pataki en 2008
Ferenc Pataki en 2008
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1921 (1921-01-20)
en Dombóvár
Morto 25-an de aŭgusto 2017 (2017-08-25) (96-jaraĝa)
Lingvoj hungararusagermanaanglasveda
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ludisto • kalkulisto
vdr

Ferenc Pataki[1] naskiĝis la 20-an de januaro 1921 en Dombóvár, li mortis la 25-an de aŭgusto 2017 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Ferenc Pataki (kalkulisto)

Biografio redakti

Ferenc Pataki devenis el juda komercista familio. Jam dum la fruaj jaroj li estis mirakla infano, li parkere kalkulis ĉion en la familia vendejo. En sia aĝo 5 li debutis en infanteatro de Artúr Lakner. Li maturiĝis en gimnazio en 1939, poste li akiris licencon pri ĉapeloprodukto, poste en muziklernejo li violonadis. Li akiris ankaŭ licencon pri cirkaj artoj por havi programeron en revuoj kaj similaj lokoj. Ekde 1942 li estis trudlaboristo, pli poste militkaptito en Sovetunio. Post la mondomilito hejme li estis artisto, kiu ricevis prezenti programojn eĉ trans la Fera Kurteno. Depost sia aĝo 80 li havis kontinue sukcesojn. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, la unua edzino naskis du filinojn. Li ricevis premiojn inter 1983-2009.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto (2021, vidu la bildon!)

Fontoj redakti

Referencoj redakti