Ferenc Rajcsányi [rajĉAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajcsányi Ferenc estis hungara reĝisoro, scenaristo.

Ferenc Rajcsányi
Ferenc Rajcsányi
Ferenc Rajcsányi
Persona informo
Naskiĝo 25-an de septembro 1913 (1913-09-25)
en Győr
Morto 11-an de oktobro 1991 (1991-10-11) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisoro • production manager
vdr

Ferenc Rajcsányi[1][2] naskiĝis la 25-an de septembro 1913 en Győr, li mortis la 11-an de oktobro 1991 aŭ la 22-an de novembro 1991 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Rajcsányi maturiĝis en gimnazio jam en Budapeŝto. En 1940 li eklaboris en filma produktejo, kie li plenumis plurajn postenetojn. Ekde 1942 li batalis, iom poste li vundiĝis. Post ŝtatiĝo de la filma industrio li ne ricevis statuson, tial li estis fotisto, pli poste simpla laboristo. Inter 1955-1957 li laboris en tiam eksperimenta Hungara Televizio, dum tie li estis partoprenanto de la hungara revolucio de 1956. Li ellaboris la necesajn principojn por krei veran televidon. Post disfrako de la revolucio li estis akuzita, sed ne punita, tamen li estis forigita el la Televizio. Li havis eblecon okupiĝi nur pri medicinaj kaj similaj fakfilmoj. Inter 19601974 li laboris en tiam unusola reklamfilma produktejo, poste li pensiuliĝis. Li edziĝis en 1944.

Liaj scenarlibroj redakti

  • Ibusz ismét dolgozik (dokumenta filmo, 1948) - ankaŭ reĝisoro, filmomuntisto
  • Yehudi Menuhin Budapesten (televida filmo, 1957)
  • Kopog a fehér bot (dokumenta filmo, 1957)

Liaj partoprenoj en filmoj (elekto) redakti

  • A szűz és a gödölye (1941) - helporeĝisoro
  • Emberek a havason (1942) - helporeĝisoro
  • Sári bíró (1943) - helporeĝisoro
  • Valamit visz a víz (1944) - helporeĝisoro
  • Csipkefa bimbója (televida filmo, 1956) - filmoproduktoro

Fontoj redakti

Referencoj redakti