Ferenc Sbüll [ŝbul], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sbüll Ferenc, slovene Fran Žbul, en slovena dialekto Ferànc Šbül estis hungaria slovena katolika pastro, slovena poeto.

Ferenc Sbüll
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1825 (1825-07-26)
en Turnišće
Morto 12-an de aŭgusto 1864 (1864-08-12) (39-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstra imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto
katolika sacerdoto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferenc Sbüll[1] naskiĝis la 26-an de julio 1825 en Turnisa (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Turnišče en Slovenio), li mortis la 12-an de aprilo 1864 (laŭ alia informo la mortomonato estas aŭgusto) en Dolinc (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Dolenci en Slovenio).

Biografio

redakti

Ferenc Sbüll lernis laŭvice en sia naskiĝloko, Kőszeg, Szombathely, fine en Pázmáneum (1844-1848). En Vieno li okupiĝis ankaŭ pri literaturo. Li estis pastro en Muraszombat (1848-1854), Vízlendva (1854-1858), poste ĝismorte en Dolinc. Li verkis kaj profanan kaj religian poeziojn en dialekta slovena lingvo. Sbüll verkis religiajn artikolojn por la hungara gazeto Religio.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti