Ferenc Szemán
Ferenc Szemán [semAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemán Ferenc, ukraine Фе́ренц Іва́нович Семан estis hungara-ĉeĥoslovaka-sovetia-ukrainia avangarda-modernisma pentristo. Lia simpla karesnomo estis „Öcsi” [oĉi].
Ferenc Szemán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1937 en Uĵhorodo |
Morto | 30-an de novembro 2003 (66-jaraĝa) en Uĵhorodo |
Ŝtataneco | Ukrainio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ferenc Szemán [1] naskiĝis la 27-an de marto 1937 en Užhorod, li mortis en 2004 en la sama urbo.
Biografio
redaktiFerenc Szemán apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio, poste en Sovetunio, fine en Ukrainio. Post la abituriento li frekventis industriartan faklernejon en sia naskiĝurbo. Lia plej grava artinstruisto estis Béla Erdélyi. Li plulernis en belarta altlernejo en Talino (1958–1960). Ĝis la 1980-aj jaroj li estis dekoraciisto, krome li pentradis. Li debutis en ekspozicio en 1962, sola en 1968, poste lia stilo ne estis konforma en Sovetunio kaj li ne povis ekspozicii. Kelkfoje li partoprenis en pluraj artistkolonioj. En 1989 li studvojaĝis al Usono. Li pentradis aĵpentraĵojn, ĝenrojn, pejzaĝojn. Li ricevis premiojn inter en 1991 kaj 2004.
Elektitaj ekspozicioj
redaktiElektitaj pentraĵoj
redakti- Ĉevaloj
- Panoramo de Ungvár
- Virina portreto antaŭ kubeca fono
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio kun foto kaj bildoj Arkivigite je 2018-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2013-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]