Béla Erdélyi [bEla erdRji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Erdélyi Béla, laŭ ukraina cirila skribo Ерделі Адальберт Михайлович estis hungara-sovetia pentristo, altlerneja kaj faklerneja instruisto.

Béla Erdélyi
Béla Erdélyi
Béla Erdélyi
Persona informo
Naskonomo Erdélyi Béla
Naskiĝo la  25-an de majo 1891(nun 1891-05-25)
en Hungario Hátmeg (Hungara reĝlando)
Morto la 19-an de septembro 1955
en Sovetunio Uĵhorodo (Sovetunio)
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • instruistoskulptisto • portretisto • artinstruisto
vdr
Béla Erdélyi

Béla Erdélyi [1][rompita ligilo] naskiĝis la 25-an de majo 1891 en Hátmeg (Hungara reĝlando, nuntempa Zahattja en Ukrainio), li mortis la 19-an de septembro 1955 en Uĵhorodo (Ukraina SSR, Sovetunio).

Biografio redakti

Béla Erdélyi akiris pedagogian diplomon en Máramarossziget en 1911, poste pentristan-instruistan diplomon en Belarta Akademio de Budapeŝto en 1916. Liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Ferenczy, Béla Iványi-Grünwald, Imre Révész (pentristo) kaj Tivadar Zemplényi. En 1913 helpe de stipendio li lernis en Artistkolonio (Kecskemét). Inter 1916 kaj 1921 li instruis en pedagogia altlernejo de Munkács, poste li vizitis gravajn bildgaleriojn kaj artistkoloniojn de Eŭropo (Munkeno (1922-1926), Parizo (1931-1937), sed li estis ankaŭ hejme). Li fondis hejme pentristan lernejon kun József Boksay en 1927, inter 1927-1931 li instruis en pedagogia altlernejo en Uĵhorodo. En 1938 pro la Unua Viena Arbitracio la urbo rehungariĝis, Erdélyi revenis kaj kun laboris kun aliaj hungaraj pentristoj. Inter 1946-1949 li instruis en arta altlernejo (poste en mezlernejo) de Uĵhorodo tiam apartenanta al Sovetunio.

Ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Tópart
  • Ungvár
  • Táj
  • Csendélet
  • Tájkép
  • Parkban
  • Erdőben
  • Önarckép (Memportreto, vidu la suban bildon!)

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • 2 memortabuloj en Uĵhorodo

Fontoj redakti