József Boksay [jOĵef bokŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boksay József, ukraine Бокшай Йосип Йосипович estis ukraina pentristo, altlerneja kaj mezlerneja instruisto, ilustristo, koresponda membro de Arta Akademio de Sovetunio (1958).

József Boksay
Busto pri József Boksay
Busto pri József Boksay
Persona informo
Naskonomo Boksay József
Naskiĝo la  2-an de oktobro 1891(nun 1891-10-02)
en Hungario Kabola Polyána (Hungara reĝlando)
Morto la 19-an de oktobro 1975
en Sovetunio Uĵhorodo (Sovetunio)
Tombo Calvaria cemetery
Lingvoj ukraina
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioĈeĥoslovakioHungara reĝlandoSovetunio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Infano Q108103579
Okupo
Okupo pentristo • lektoro • portretisto
vdr

József Boksay [1][rompita ligilo] naskiĝis la 2-an de oktobro 1891 en Kabola Polyána (Hungara reĝlando, nuntempa Kobilecka Poljana en Ukrainio), li mortis la 19-an de oktobro 1975 en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Muzeo pri József Boksay
Memortabulo pri József Boksay
Alia memortabulo pri József Boksay

Biografio redakti

József Boksay akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1914. Lia plej grava instruisto estis Imre Révész (pentristo). Post la diplomo li batalis dum la 1-a mondmilito, li estis ankaŭ militkaptito, post la milito li instruis en gimnazio de Ungvár (inter 1920-1938 la urbo apartenis al Ĉeĥoslovakio). Boksay en 1927 fondis pentristan lernejon kun Béla Erdélyi. Tiutempe Boksay studvojaĝis al Dresdeno, Vieno, Parizo kaj Prago. Post la 2-a mondmilito li instruis en arta altlernejo, arta gimnazio kaj industriarta altlernejo. Li ricevis sovetuniajn kaj ukrainiajn premiojn. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • fresko en katedralo de Uĵhorodo (1939, ĉefpentraĵo)
  • freskoj en Baziliko de Máriapócs (1946)
  • Piac Ungvárott (1927)
  • Önarckép (1929)
  • Ungvár vára (1931)
  • Huszt vára (1942)
  • A gyaloghíd építése Ungváron (1947)
  • A Szinevéri tó (1953)
  • Csendélet rózsákkal (1962)
  • Kunyhók a patak partján
  • Park ősszel
  • Tájkép

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti