Ferenc Taky [taki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Taky Ferenc estis hungara inĝeniero, profesoro.

Ferenc Taky
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1905 (1905-03-05)
en Kaposvár,  Hungario
Morto 29-an de septembro 1968 (1968-09-29) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto,  Hungario
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • elektrika inĝeniero
vdr

Ferenc Taky [1] naskiĝis la 5-an de marto 1905 en Kaposvár. Li mortis la 29-an de septembro 1968 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ferenc Taky frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1927. Post siaj studoj li estis asistanto samloke, krome li laboris ankaŭ en entrepreno. Inter 1929 kaj 1945 li estis inĝeniero en la ĉefurba elektra servo. Depost la 2-a mondmilito li revenis al la universitato kiel lektoro, ekde 1951 kiel docento. Li fondis novan katedron pri elektrotekniko en 1952, poste li gvidis ĝin, eĉ li estis vicdekano. Dum la Hungara revolucio de 1956 la studentoj elektis lin revolucia universitatestro (ne rektoro). Post falo de la revolucio komence li ricevis mallaŭdon, poste li devis labori en instituto. En 1964 li akiris plian diplomon, poste li estis docento 2 jarojn en Kemia Universitato de Veszprém. Ĝis la emeritiĝo li laboris precipe en instituto. En 1968 li ricevis la titolon titulara profesoro. Post la morto depost la socialismo la universitato nuligis la eksigon (en 1957).

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Világítási berendezések szerelése (1943)
  • Épületek villamos berendezései (1951) - studenta lernolibro
  • A világítástechnika alapjai (1967)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en la universitato (1991)

Fontoj redakti