Ferenc Varga (bestkuracisto)

Ferenc Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Ferenc estis hungara kuracisto, bestkuracisto, profesoro.

Ferenc Varga
Persona informo
Naskiĝo 15-an de oktobro 1835 (1835-10-15)
en Mezőkomárom
Morto 2-an de julio 1908 (1908-07-02) (72-jaraĝa)
en Tárnok
Tombo Tárnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr
Memortabulo pri Ferenc Varga

Ferenc Varga [1] naskiĝis la 15-an de oktobro 1835 en Mezőkomárom. Li mortis la 2-an de julio 1908 en Tárnok.

Biografio redakti

Ferenc Varga frekventis mezlernejon, post li iĝis piarista monaĥo en 1854, sed post 2 jaroj li forlasis la ordenon kaj li akiris po unu diplomojn pri medicino en Reĝa Universitato de Pest, pri bestkuracado en Veterinara Instituto de Pest en 1862. Post siaj studoj li laboris en hospitalo pri bestoj. En 1869 li studvojaĝis al Vieno, Salzburg, Munkeno, Zuriko, Hohenheim, Hannover, Berlino, Dresdeno kaj Prago. En 1870 li komencis instrui bestkuracadon. En 1878 li fondis kune kun Béla Nádaskay la unuan hungaran bestkuracan gazeton. En 1897 li pensiuliĝis. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Patkolástan (Hufumado), (1866)
  • Hasznos házi emlős állatok természetrajza, fajta és életrendtana (1872, 1879)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti