Olga Révhegyi
(Alidirektita el Ferencné Révhegyi)
RÉVHEGYI Olga [re:vhedji] edzinnomo Ferencné Révhegyi estis hungara altlerneja instruisto naskita en Beszterce (nun en Rumanio) la 17-an de majo 1892 kaj mortinta en Budapeŝto la 25-an de julio 1987.
Olga Révhegyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fritsch Olga |
Naskiĝo | 17-an de majo 1892 en Bistrița |
Morto | 25-an de julio 1987 (95-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | voĉa instruisto |
Biografio redakti
Olga Révhegyi finis siajn muzikajn studojn en Parizo ĉe Helge Lindberg, en Vieno ĉe Hans Swarowsky kaj en Budapeŝto en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt ĉe Georg Anthes. De 1949 ŝi estis instruisto pri kanto en la Muzikarta Altlernejo, ano de pluraj internaciaj juĝistaroj pri kantokonkursoj. Ŝi instruis plu eĉ post la emeritiĝo ĝismorte.