Karola Ágai, malofte Karola Ágay, hungare Ágai Karola, estis hungara operokantistino (koloratursoprano). Ŝia edzo estis László Szendrey-Karper ekde 1963.

Karola Ágai
Persona informo
Naskonomo Staud Karola
Naskiĝo 30-an de marto 1927 (1927-03-30)
en Budapeŝto
Morto 22-an de februaro 2010 (2010-02-22) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 25-1-72 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o László Szendrey-Karper (en) Traduki (1963–1991) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo operkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Karola Ágai naskiĝis la 30-an de marto 1927 en Budapeŝto - mortis la 22-an de februaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Karola Ágai komencis sian karieron en 1952 en korusoj, ekzemple en koruso de Hungara Radio. Ŝi apartenis al trupo de Budapeŝta Ŝtata Operejo ekde 1957. Baldaŭe ŝi ricevis rolojn ankaŭ en Moskvo, Vieno, Hamburgo. En Novjorko ŝi kune kantadis kun Nicolai Gedda. Ŝia edzo estis gitaristo, ili kune prezentis ankaŭ komunajn spektaklojn en Japanio kaj Ameriko. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2009, pli frue ankaŭ aliajn premiojn. Diversaj diskoj gardas ŝiajn kantadojn.

Ŝia repertuaro (elekto)

redakti

Fontoj

redakti