Anka Kersics

hungaria kroata popolkantisto

Anka Kersics [kerŝiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kersics Anka, kroate Anka Kršić [krŝitj] estis hungarlandana kroata (ŝokaca) kantisto pri popolkantoj kaj operoj. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Scardanas Jean Eleonomosné, ŝia epiteto estis la ŝokaca najtingalo, pli malofte „Anka Mohačanka”.

Anka Kersics
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1921 (1921-12-15)
en Mohács
Morto 30-an de marto 1997 (1997-03-30) (75-jaraĝa)
en Mohács
Lingvoj kroatahungaraitalagermanafrancarusabulgara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Anka Kersics[1] naskiĝis la 15-an de decembro 1921 en Mohács, li mortis la 30-an de marto 1997 en Mohács.

Biografio redakti

Anka Kersics devenis el kroata kamparana familio. Ŝi akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1956. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis Olga Révhegyi, Zoltán Kodály kaj Viktor Vaszy. Post la diplomo kelkfoje ŝi kantis en Budapeŝta Ŝtata Operejo, pli ofte en Hungara Radio kaj en la armea ensemblo dum turneoj. Longe ŝi turneis eksterlande, ŝi parolis kaj kantis kroate, ruse, bulgare, itale, france kaj germane. Inter la turneoj ŝi hejmenvenis kaj ŝi kulturis la familian vitparcelon. Ŝi ricevis premiojn en 1957 kaj 1981. Ŝi edziniĝis en 1961.

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Mohács en 2002

Fontoj redakti

Referencoj redakti