Fergus Riordan
Fergus RIORDAN (naskiĝis la 22-an de julio 1997 , do nun 27-jaraĝa) estas aktoro el familio de irlanda patro kaj skota patrino, kiu naskiĝis en Madrido.
Fergus Riordan | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | la 22-an de julio 1997 en Madrido | |
Lingvoj | hispana vd | |
Ŝtataneco | Hispanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 2005– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kariero
redaktiEn la aĝo de 7 jaroj li akompanis sian patrinon, ties amikinon kaj la filon de la patrina amikino al aktoriga prezento, kaj sekve havis sian aktoran debuton en la rolo de la knabo Richard en la filmo Fragile ("facile rompebla"), kiu publikiĝis samjare en 2005.[1] Poste li akiris gravan rolon en De mayor quiero ser soldado ("mi volas soldatiĝi", foje prezentita per anglalingva titolo I Want to Be a Soldier) de 2010, kie li prezentas la 10-jaraĝan knabon Alex, kaj en la mallonga filmo El Paraíso. En 2011 li post la filmo El Sueño de Iván ("la sonĝo de Ivano"), kie li portretigas la apogan rolon Morenilla, internacie signife plikonatiĝis per la filmo Ghost Rider: Spirit of Vengeance ("Fantoma Rajdanto: Spirito de Venĝo"), kie li vivigas la ĉefrolon de Danny, laŭ la scenaro 10-jaraĝa filo de la diablo. En 2015 sekvis ĉefrolo en la filmo Don't Grow Up ("ne plenkresku").