Ferguson plc estas brit-usona multnacia korporacio kiu produktas kaj liveras sanitarajn kaj hejtajn produktojn [1].

Ferguson plc
negoco • entrepreno • publika kompanio vd
Dum 1887 - nekonata/nuntempe
Jura formo public limited company
Ĉefestro(j) Geoff Drabble vd
Sidejo Saint Helier
Estr(ar)o Kevin Murphy
ISIN-kodo JE00BFNWV485
TTT Oficiala retejo
vdr

Aktuale en 2021, la firmao laborigas proksimume 29,000 homojn ĉie en la mondo, kun klientoj de Usono, Britio, Kanado, Karibio kaj Mezeŭropo.

La ĉefa ĉefsidejo de la firmao estas en la grandurbo de Wokingham, Unuiĝinta Reĝlando kaj ĝi estas listigita sur la Londona Borso sub la nomo FERG.

Historio redakti

La firmao estis establita en Wellesley, en 1887 fare de Herbert Austin kun la celo de produktado de tondmaŝinoj por ŝafoj. En 1896, Austin dizajnis sian unuan aŭton, sed en 1901 li vendis siajn planojn al Vickers Sons.

Post la Dua Mondmilito, la mendado por lano malpliiĝis signife kaj kiel rezulto, la firmao komencis proponi serĉi pliajn solvojn kaj aĉetis la firmaon Nu Way Heating Limited. La lankrizo igis la firmaon malfermi alian firmaon sub la nomo OBC Limited kaj komenci produkti akvotubaron kaj centrahejtadan ekipaĵon.

En 1965, Ferguson akiris la kompaniojn Granville Controls kaj Yorkshire Heating. En 1982, ĝi akiris la firmaon Ferguson Enterprises, kiu havis proksimume 50 filiojn por la vendo kaj distribuado de sanitaraj varoj. En 1992, Ferguson akiris la francan firmaon Brossette.

En April 2000, la firmao vendis la plej grandan parton de sia produktadkomerco al la Cinven firmao, por ĉirkaŭ 215 milionoj da funtoj. En julio 2011, vendis Brossete al Saint-Gobain [2].

En 2016, la firmao estis remarkita sub la nomo Wolseley [3]. En julio 2017, la firmao estis remarkita sub la nomo Ferguson, sed daŭre uzis la malnovan markon en la UK kaj Kanado. En januaro 2021, la firmao estis vendita por proksimume 308 milionoj da funtoj al la investa kompanio Clayton, Dubilier & Rice.

Organizo redakti

La firmao posedas du filiojn kiuj funkciigas en malsamaj merkatoj:

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti