Ferhat Mehenni
Ferhat Mehenni, ankaŭ konata kiel Ferhat Imazighen Imula, estas kabila artisto, politika aktivulo kaj la fondinto kaj unua prezidanto de la Movado por la Aŭtonomio de Kabilio. Ekde la 1-a de junio 2010 li estas la prezidanto de la Provizora Registaro de Kabilio, ekzilregistaro, kiun la movado starigis en Francio.[1] Li estas laŭreato de la Gusi-premio pri paco ekde la 23-a de julio 2013.
Ferhat Mehenni | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de marto 1951 (73-jaraĝa) en Illoula Oumalou |
Lingvoj | kabila |
Ŝtataneco | Alĝerio Francio |
Alma mater | Universitato de Alĝero |
Okupo | |
Okupo | kantisto politikisto |
En 2012 Mehenni alprenis polemikan starpunkton, kiam li vizitis Israelon, kie li eldiris sian subtenon kaj solidaron kun Israelo, komparante ĝin al Kabilio: "Ni estas en malamika medio. Ambaŭ landoj kunhavas specon de la sama vojo, sed Israelo jam ekzistas – tio estas la sola diferenco."[2]
La 26an de aŭgusto 2021 Alĝerio donis internacian arestordonon por Ferhat Mehenni.[3]
Referencoj
redakti- ↑ Portail du Gouvernement provisoire kabyle. Arkivita el la originalo je 2021-04-16. Alirita 2021-04-13.
- ↑ "Algeria's Kabylie craves friendship with Israel".
- ↑ "L’Algérie lance un mandat d’arrêt contre le chef du MAK, Ferhat Mehenni".