Fernando Marías Amondo

hispana verkisto

Fernando MARÍAS (Bilbao, 13a de junio 1958 - Madrido, 5a de februaro 2022)​ estis hispana verkisto, scenaristo kaj eldonisto.

Fernando Marías Amondo
Persona informo
Naskonomo Fernando Marías Amondo
Naskiĝo 13-an de junio 1958 (1958-06-13)
en Bilbao
Morto 5-an de februaro 2022 (2022-02-05) (63-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Gefratoj Luis Marías vd
Profesio
Okupo verkistoscenaristo vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • hispana literaturo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

En 1975 li translokiĝis al Madrido por studi kinon el denaska Bilbao.

Lia unua romano, La luz prodigiosa (1990), ricevis la Premion Ciudad de Barbastro. En 2001, per la romano El niño de los coroneles, li gajnis la premion Nadal. Li verkis kun la sama bilbaa Juan Bas la serion Páginas ocultas de la Historia, kaj la scenarojn de la filmoj El segundo nombre (Paco Plaza, 2001) kaj La luz prodigiosa (Miguel Hermoso, 2003), laŭ lia samnoma romano. Per sia romano La isla del padre gajnis la Premion Biblioteca Breve 2015. Kaj per Cielo abajo li estis atinginta alian alitipan premion nome la Nacia Premio de Literaturo kaj Infana kaj Junula en 2006.

Kiel eldonisto li publikigis kelkajn antologiojn de rakontoj kaj unu de poezio, de tre diversaj verkistoj kaj eĉ epokoj. Li estis fondinto de la arta kolektivo "Filoj de Mary Shelley"[1]​ En 2016 li kreis kun Rosa Masip la kulturan vojaĝagentejon Diodati, pionira en la sektoro de la sperta turismo, kaj la libron Al otro lado de la brújula (Anaya, 2021) kiun ili verkis dum la pandemio inspirite en siaj vojaĝoj.

En teatro li produktoris El hogar del monstruo en 2016 ĉe la Centro Dramático Nacional sub reĝisorado de Vanessa Montfort. Li verkis la teatran adapton de la romano Los santos inocentes kun Javier Hernández-Simón. Dum jaroj li aktoris kun Espido Freire por la dueto de monologoj Esta noche moriremos (Ĉinokte ni mortos).

Verkoj redakti

  • La luz prodigiosa (1990), Premio Ciudad de Barbastro
  • Esta noche moriré (1992)
  • Páginas ocultas de la Historia (1997), kunverkita kun Juan Bas
  • Los fabulosos hombres película (1998)
  • El niño de los coroneles (2001). Premio Nadal 2001
  • La batalla de Matxitxako (2001)
  • La mujer de las alas grises (2003)
  • Invasor (2004), Premio Dulce Chacón de Narrativa Española 2005
  • Cielo abajo (2005), Premio Anaya 2005 kaj Premio Nacional de Literatura Infantil y Juvenil 2006
  • El mundo se acaba todos los días (2005). Premio Ateneo de Sevilo 2005
  • Zara y el librero de Bagdad (2008), Premio Gran Angular 2008
  • Todo el amor y casi toda la muerte (2010), Premio Primavera 2010
  • El silencio se mueve (2010)
  • La isla del padre (2015). Premio Biblioteca Breve 2015
  • Arde este libro (2021)
  • Al otro lado de la brújula (Anaya, 2021), kunverkita kun Rosa Masip

Referencoj redakti

  1. Wollstonecraft. Hijas del horizonte Alirita la 30an de Januaro 2024.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fernando Marías Amondo en la hispana Vikipedio.