Espido Freire

hispana verkistino

María Laura Espido Freire, konata kiel Espido Freire (Bilbao, 16a de julio 1974) estas hispana verkistino. En 1999 ŝi ricevis la Premion Planeta per sia romano Melocotones helados (Frostigitaj persikoj). Ŝi estis tiam 25-jaraĝa, kaj iĝis la plej juna verkisto kiu ĝis tiam ricevis tiun premion (nome la plej monriĉa en Hispanio).

Espido Freire
Persona informo
Espido Freire
Naskiĝo 16-an de julio 1974 (1974-07-16) (49-jaraĝa)
en Bilbao
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Deusto vd
Profesio
Okupo eseisto • verkistoĵurnalistotradukisto vd
Laborkampo eseoromanoteatro vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi ekkarieris kiel kantistino eĉ kun la kompanio de José Carreras, sed ŝi lasis tion kaj gradiĝis pri anglistiko en la Universitato de Deusto. Post la Premio Planeta per Melocotones Helados, en majo 2000 ŝi ricevis la premion Qué Leer al la plej bona hispana romano ankaŭ pro Melocotones helados. Ŝi verkis romanojn, novelojn kaj eseojn, krom literaturon porinfanan kaj porjunulan. Ŝi verkis ankaŭ vojaĝlibrojn kaj biografiojn de verkistinoj.

Ŝi kunlaboris kun diversaj ĵurnaloj, kiel El País, La Razón, El Mundo kaj Público, kaj kun revuoj kiel Mujer Hoy, Harper's Bazaar, kaj Influencers. Ŝi laboris ankaŭ kiel tradukistino kaj kiel kunlaboristino en radio (aktuale en A vivir Madrid, en Cadena Ser, kun Macarena Berlín) kaj en televido (A partir de hoy). Ŝi ankaŭ instruis kaj prelegis ĉefe pri la literatura verkado. Verkoj ŝiaj estis tradukitaj al angla, franca, germana, portugala, greka, pola, nederlanda, turka, itala... inter aliaj lingvoj.

Ŝi membras en la arta kolektivo Hijos de Mary Shelley (Filoj de MS), fondita de Fernando Marías Amondo. Tiukadre ŝi partoprenis en omaĝo al la pionira feministino Mary Wollstonecraft kaj en la libro Wollstonecraft. Hijas del horizonte, kie aperas aliaj gravaj verkistinoj kiel Cristina Fallarás, Paloma Pedrero, Nuria Varela, Cristina Cerrada, Eva Díaz Riobello, María Zaragoza, Raquel Lanseros kaj Vanessa Montfort.

Verkoj redakti

Romanoj redakti

Noveloj redakti

  • El tiempo huye (Premio NH, 2001).
  • Cuentos malvados (Madrid, Punto de Lectura, 2003). 128 pp, ISBN 84-663-1095-9.
  • Juegos míos (Madrid, Alfaguara, 2004). 256 pp, ISBN 84-204-0125-0.
  • El tiempo huye (Madrid, Miniletras, 2006). 64 pp, ISBN 84-96592-49-9.
  • El trabajo os hará libres (Madrid, Páginas de Espuma, 2008). 128 pp, ISBN 84-8393-018-8.
  • Cartas de amor y desamor, (Editorial 451, 2009).

En kolektivaj libroj redakti

  • "Pájaros" en Todo un placer. Antología de relatos eróticos femeninos (Córdoba, Berenice, 2005)
  • "La piel y el animal" en Lo que los hombres no saben. (Madrid, Martínez Roca, 2009)
  • Rusia imaginada, eldono de Care Santos, Nevsky Prospects, 2011
  • "El cuarto dedo" en Hombres (y algunas mujeres) (Madrid, Zenda, 2019)

Literaturo porinfana kaj porjunula redakti

  • La última batalla de Vincavec el bandido ([Madrid, SM, 2003). 128 pp, ISBN 84-348-7438-5.
  • El chico de la flecha, (Editorial Anaya, 2016). 240 pp, ISBN 978-84-698-0907-5
  • El misterio del Arca, (Editorial Anaya), 2018, 240 pp.
  • La suerte está echada, (Editorial Anaya), 2018, 240 pp
  • Pioneras: mujeres que abrieron camino, (Editorial Anaya, 2019). 48 pp, ISBN 978-84-698-4821-0

Poezio redakti

Eseo redakti

  • Primer amor (Madrid, Temas de Hoy, 2000). 216 pp, ISBN 84-8460-049-1.
  • Cuando comer es un infierno. (Madrid, El País-Aguilar, 2002. 250 pp, ISBN 84-03-09289-X.
  • Querida Jane, querida Charlotte (Madrid, El País-Aguilar, 2004). 250 pp, ISBN 84-03-09371-3.
  • Mileuristas: cuerpo, alma y mente de la generación de los 1000 euros (Barcelona, Ariel, 2006). 256 pp, ISBN 84-344-4498-4.
  • Mileuristas II: la generación de las mil emociones (Barcelona, Editorial Ariel, 2008). 228 pp, ISBN 84-344-5325-8.
  • Hijos del fin del mundo: De Roncesvalles a Finisterre (4a Premio Llanes de Viajes); (Madrid, Imagine Ediciones, 2009). 220 pp, ISBN 978-84-96715-28-8
  • Los malos del cuento. Cómo sobrevivir entre personas tóxicas (Barcelona, Editorial Ariel, 2013. 223 pp, ISBN 9788434406483.
  • Quería volar (Madrid, Ariel, 2014). 328 pp, ISBN 978-84-34-41851-6.
  • Para vos nací (Madrid, Ariel, 2015). 326 pp, ISBN 978-84-34-41926-1.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Espido Freire en la hispana Vikipedio.