Ferrière-la-Petite

Ferrière-la-Petite estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 1 118 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Ferrière-la-Petite
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Hauts-de-France
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Maubeuge-Sud
INSEE kodo 59231 [+]
Poŝtkodo 59680
Kodo laŭ INSEE 59231
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro André Marchand
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 1 118 (1 999)
Loĝdenso 208 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°14′26″N 4°01′23″O  /  50.24056°N, 4.02306°O / 50.24056; 4.02306 (Ferrière-la-Petite) (mapo) Koordinatoj: 50°14′26″N 4°01′23″O  /  50.24056°N, 4.02306°O / 50.24056; 4.02306 (Ferrière-la-Petite) (mapo)
Alto 131 m - 188 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,35 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Ferrière-la-Petite en Francio
50° 14′ 26″ Nordo 4° 01′ 23″ Oriento / 50.2405555556 °N, 4.02305555556 °O / 50.2405555556; 4.02305555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ferrière-la-Petite [+]
vdr

Geografio redakti

Ferrière-la-Petite estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.

Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 5,35 km². Ĝi estas trafluata de la rivereto Solre.

Historio redakti

Samkiel Ferrière-la-Grande, la nomo de Ferrière-la-Petite originis pro la multaj fer-minejoj de tiu regiono.

Vidindaĵoj redakti

Viziteblas en Ferrière-la-Petite malgranda muzeo pri potaĵoj.

Administrado redakti

Ferrière-la-Petite apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti