Fervojlinio Crossen-Porstendorf

La Fervojlinio Crossen-Porstendorf unuigis la valojn de Blanka Elster kaj Saale kaj la intere situantaj komunumoj de Bürgel kaj Eisenberg kelkajn kilometrojn norde de la fervojlinio inter Vajmaro kaj Gera tra Jena. En Crossen an der Elster (ĝis 1991 Krossen/Elster) estis koneksa trako je la fervojlinio inter Lepsiko kaj Probstzella tra Gera, en Neuengönna-Porstendorf je la fervojlinio inter Großheringen kaj Saalfeld (Saale).

HistorioRedakti

AntaŭaĵojRedakti

 
Stacidomo Bürgel (2018)

Jam en la 1850-aj jaroj estis unuaj planoj por fervojlini-faro en tiu ĉi regiono kio tamen ne realiĝis pro financaj kialoj kiel ankaŭ la en 1865 starigita porjketo fari linion inter Vajmaro kaj Crossen.

Societo Eisenberg–Crossener Eisenbahn-GesellschaftRedakti

La parte en Rauda-valo kondukanta linio Crossen–Eisenberg malfermitis en la 1.4.1880 fare de anoj de la societo Eisenberg–Crossener Eisenbahn-Gesellschaft kion subtenis kaj la Duklando Saksio-Altenburg kaj la municipo Eisenberg. Liniigo fariĝis unue tre ŝpareme tiel ke inter Kursdorf kaj Crossen kunutiligitis la ŝtata ŝoseo.[1]

ŜtatigojRedakti

Post kiam la entrepreni transiĝis en la 1.4.1903 al la Prusiaj ŝtataj fervojoj kontinuigitis linikonstruo okcidenten en teritorie pli postula regiono. Tiu ĉi liniparto situanta parte en la Gleise-valo (la lokuloj nomis ĝin azeno) ekfunkciis en la 2.10.1905. Poste venis la novaj reloj laŭŝoseaj kaj en la 1.10.1906 komenciĝis la vojaĝado.

 
Vaporlokomotivmovita vagonaro apud Löberschütz, ĉ. 1962

La fervojlinio plurfoje kruciĝis kun al nuna federacia ŝoseo B7. La plej alta punkto de la fervolinio estis ĉe Serba kun 282,3 metroj, la plej malalta ĉe Porstendorf kun 139,3 metroj.[2] En 1945 Saale-ponto apud Porstendorf barbare eksplodigitis fare de Wehrmacht. Sed post rekonstruo ĝi denove ekfunkctiis en la 30.4.1945.[3]

MalekfloroRedakti

en la 1.4.1969 la malvara trafiko inter Eisenberg kaj Bürgel ĉesis, en la 1.8.1969 same malaltrangiĝis la liniero inter Bürgel kaj Porstendorf. Neniigo de la vartransporto inter Eisenberg kaj Porstendorf fariĝis finfine en la 24.11.1969.

 
La linio inter Beutnitz kaj Löberschütz (2018)

En 1998 ankaŭ la servoj ĉe la eosta parto inter Crossen kaj Eisenberg finiĝis: en la 24-a de majo ĉesis la persona kaj en la 31-a de decembro la vara transporto. Jure iĝis la komenco de la trista maliĝo en la 4.5.1999. Sekve Eisenberg, administradejo de Distrikto Saale-Holzland kaj la fare de migrantoj ege ŝatata valo Mühltal (ties komenciĝo apudas la komunumon Kursdorf inter Rauda kaj Eisenberg) havas la plorendan sorton de nefervojlinihavo. La sekcioj inter Crossen kaj Mühltal-valo (kiun tuŝas ankaŭ la ciklovojego Thüringer Städtekette]]) kaj Serba-Trotz kaj Golmsdorf-Beutnitz estas hodiaŭ ciklovojaj.

PostlasitaĵojRedakti

Disde Porstendorf videblas ankoraŭ multo de iamaj fervojaĵoj. La stacidomoj en Eisenberg perfektas ĝis nun. Dum konstruo de la federacia aŭtoŝoseo A9 en la 1990-aj jaroj la iama transirejo ĉe la stratego povis konserviĝi. En la stacidomo de Crossen la iama elstareco koneksstacidoma ankaŭ bone videblas. Ĉar tiu ĉi stacidomo estis relative pompa.

 
La liniero en Graitschen (2018)

La ne malmulte pli norde situinta fervojlinio inter Zeitz kaj Camburg]] tra Osterfeld suferis tre similan sorton. Tute maldifekta ĝi ankaŭ detruitis post la Turniĝo.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Günter Fromm: 100 Jahre Eisenberg-Crossener Eisenbahn, in: Der Modelleisenbahner, Heft 4/1980, p. 94/95
  • Ferdinand Pleßner: Die Dampf-Strassen-Bahn von Eisenberg nach Crossen: ihre Bau- und Betriebs-Formen und Rathschläge für die Herstellung ähnlicher Local-Bahnen, Stollbergsche Buchdruckerei, Gotha 1880 (surreta legebleco)
  • Werner Drescher: Die Saal-Eisenbahn und ihre Anschlußbahnen, transpress-Verlag, Berlin 1987, ISBN 3-344-00109-4

NotojRedakti

  1. Fromm, Günther; Der Modelleisenbahner, Zeitschrift des Deutschen Modelleisenbahnverbandes der DDR, Ausgabe 4/1980, p. 94.
  2. Der Modelleisenbahner, Zeitschrift des Deutschen Modelleisenbahnverbandes der DDR, Ausgabe 4/1980, p. 95.
  3. Drescher, Werner: Die Saalbahn, Eisenbahn-Kurier-Verlag, Freiburg, 2004