Filip Memches (naskiĝis la 26-an de oktobo 1969 en Leningrado) – pola konservativa publicisto, ĵurnalisto kaj eseisto.

Vivo redakti

Finis psikologion en Akademio de Katolika Teologio en Varsovio.

Publikigis artikolojn, eseojn kaj intervjuojn en ĉiutaga gazetaro, i.a. en "Gazeta Polska".

En la jaroj 1999–2007 estis kunredaktoro de kvaronjara revuo "Fronda". En 2007 kunfondis revuon Magazyn Apokaliptyczny „44 / Czterdzieści i Cztery” (Apokalipsa Magazeno "44 / Kvardek kaj Kvar").

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Alain Besançon, Świadek wieku. Wybór publicystyki z pierwszego i drugiego obiegu (Atestanto de la jarcento. Elekto de publikaĵoj oficialaj kaj samizdataj), volumoj 1–2, kolektis kaj prilaboris Filip Memches, Fronda ,Varsovio 2006.
  • Słudzy i wrogowie imperium. Rosyjskie rozmowy o końcu historii (Servistoj kaj malamikoj de la imperio. Rusaj interparoloj pri la fino de historio), Wydawnictwo Arcana Krakovo 2009.
  • (kunaŭtoro), Ekonomia w judaizmie. Z rabinem Szalomem Berem Stamblerem rozmawia Filip Memches (Ekonomio en judismo. Kun rabeno Ŝalom Ber Stambler interparolas Filip Memches), MDI Books Varsovio 2011.

Eksteraj ligiloj redakti