44 (nombro)

natura nombro
"Kvardek kvar" alidirektas ĉi tien. Por la jaro, vidu la paĝon 44.


Kvardek kvar (44) estas natura nombro kiu sekvas 43 kaj antaŭas 45.

44 en matematiko redakti

  • 44 ne estas primo. 44 = 11·2·2

44 en scienco redakti

44 ekster la dekuma sistemo redakti

44 en kulturo redakti

La nombro 44 aperas en la tria parto de Dziady, romantika dramo de Adam Mickiewicz. En la 5-a sceno, nomata „Vizio de pastro Petro”, estas dufoje menciita.


Unua fragmento:

Vidu! - Ho, la infano fuĝis - kreskas - jen defendul'!

Reviviganto de l' nacio,

El patrin' fremda; el praherooj lia sango,

Kaj lia nomo estos kvardek kaj kvar.


Dua fragmento:

Super popolojn kaj super reĝojn levita;

Sur tri kronoj staras, kvankam mem sen krono;

Lia vivo - pen' de l' penoj,

Lia kromnomo - gent' de l' gentoj;

El patrin' fremda; el praherooj lia sango,

Kaj lia nomo estos kvardek kaj kvar.


Elpoligis Przemysław Paweł Grzybowski.


Oni ne scias pri kio aŭ kiu pensis Mickiewicz. Literaturistoj kaj legantoj de dekoj da jaroj provis solvi la enigmon de la nombro 44 el "Dziady". Oni dediĉis al ĝi sennombran kvanton da artikoloj kaj interpretoj.

Valoras rimarki, ke en la titolo de la sekva verko de Mickiewicz Księgi narodu polskiego i pielgrzymstwa polskiego (Libroj de pola nacio kaj pola pilgrimado) ni havas – nomen omen – 44 literojn.

Vidu ankaŭ redakti