Filipina falketo
La Filipina falketo (Microhierax erythrogenys) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.
Filipina falketo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Filipina falketo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Microhierax erythrogenys (Vigors, 1831) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Disvastiĝo
redaktiĜi estas endemia de Filipinoj, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
redaktiTiu specio havas nigrecajn (aŭ ardezkolore malhelgrizajn) suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kaj tiele ĝi estas iom simila al la proksimaj parencoj nome la Blankafrunta falketo kaj ĉefe la Nigrablanka falketo, eĉ kun pli pura kontrasto ol ĉe aliaj samgenranoj. Krome ankaŭ la femuroj estas samkolore nigrecaj kaj en suba ventro estas iomete da sablokolora nuanco. La kapo prezentas specifan bildon nome nigraj frunto, krono kaj nuko kun tre klara limo traokule sub kiu foje estas iomete da sablokolora nuanco. La flanka blanka kolumo kuniĝas kun la blanka vango kaj la tuta subaro estas tre neĝofloka areo. La ventro montras iom da sablokolora al helruĝa nuanco. La tre dika kaj hokoforma beko kaj kruroj estas nigrecaj al malhelgrizaj. La vosto estas tutnigra supre kaj sube.
Referencoj
redakti- BirdLife International 2004. Microhierax erythrogenys[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 24an de julio 2007.