Blankafrunta falketo

La Blankafrunta falketo, aŭ Bornea falketo (Microhierax latifrons) estas specio de rabobirdo de la familio de Falkedoj kaj genro de Falketoj, kiu komponiĝas el tre malgrandaj falkoj de Azio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankafrunta falketo
Blankafrunta falketo
Blankafrunta falketo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Microhierax
Specio: M. latifrons
Microhierax latifrons
(Sharpe, 1879)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Natura arealo
Natura arealo
Natura arealo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas kiel endemio en la nordo de la insulo de Borneo nome en teritorioj de Malajzio kaj Brunejo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj plugebla tero. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo.

Tiu specio havas nigrecajn (aŭ ardezkolore malhelgrizajn) suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn kaj tiele iom simila al la proksimaj parencoj nome la Indonezia falketo kaj la Filipina falketo, escepte pri la kapo kiu prezentas specifan bildon nome blankaj frunto kaj krono (etenda frunto, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo), griznigra larĝa traokula strio al nuko kaj flanka kolumo kiu ĉirkaŭas la blankan vangon. La ventro montras iom da sablokolora al helruĝa nuanco, krome flankoj montras nigrajn areojn. La beko kaj kruroj estas nigrecaj al malhelgrizaj. La vosto estas tutnigra supre kaj kun blankaj punktoj sube. Same la flugiloj montras blankajn punktojn sube.

Junuloj krom la suba nuanco montras oranĝecan nuancon en frunto kaj vangoj sed ne en gorĝo aŭ brusto kiuj ĉiam estas blankaj.

Ii manĝas grandajn insektojn.

Referencoj redakti